F-Droid
deponejo por Android-aplikaĵoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
F-Droid estas deponejo por Android-aplikaĵoj. Ĝi funkcias simile al la Google-Play-vendejo, sed ĝi enhavas nur liberajn kaj malfermfontajn programarojn. Oni povas trovi kaj instali la aplikaĵojn en la retejo de F-Droid aŭ per ĝia propra aplikaĵo (kiu mem ne estas havebla per la Google-Play-vendejo, sed ĝi povas esti instalita el la retejo de F-Droid). La F-Droid-aplikaĵo aŭtomate ĝisdatigas programojn instalitajn per F-Droid. La retejo ankaŭ ofertas ligilon al la fontkodon de ĉiuj aplikaĵoj tie elŝuteblaj.[1][2]

F-Droid ne devigas uzantojn esti registritaj por uzi ĝiajn servojn. F-Droid markas aplikaĵojn kiuj enhavas "kontraŭ-funkciojn", ekzemple reklamado, uzantospurado aŭ dependeco de nelibera programo.[3] La programoj kiuj rulas la servilon de F-Droid estas liberaj programoj, permesante al iu ajn starigi sian propran Android-programan deponejon.[4]
Remove ads
Historio
Ciaran Gultnieks fondis F-Droid en 2010. La klientprogramo estis dissplitita de la fontkodo de Aptoide.[5][6] La projekto nun estas prizorgata de la brita nekomerca organizo F-Droid Limited.[6]
Replicant, tute libera mastruma sistemo kreita de Android, uzas F-Droid kiel ĝian aprioran kaj rekomenditan programdeponejon.[7] La projekto Guardian (Gardanto), kiu evoluigas serion de liberaj kaj sekuraj Android-aplikaĵoj, starigis sian propran F-Droid-deponejon en 2012.[8]
Remove ads
Amplekso de la projekto F-Droid
La F-Droid-deponejo disponigas ĉirkaŭ mil aplikaĵojn (en 2014). Ĝi asimilis plurajn sub-projektojn:
- Klienta programo por elŝuti, kontroli kaj daŭre ĝisdatigi Android-aplikaĵojn;
- WordPress-bazita retejo de la deponejo;
- fdroidserver - ilo por mastrumi ekzistantajn kaj por krei novajn deponejojn.
Klientaplikaĵo
Por instali F-Droid, la uzanto bezonas permesi ĉe sia komputilo/telefono instaladon el "Nekonataj fontoj" en Android-agordoj[9] kaj elŝuti la APK-dosieron (instaleblan dosieron) el la oficiala retejo. La programo ne estas havebla per Google-Play-butiko pro la kondiĉo kiu malpermesas konkuri kontraŭ Google Play.[10] Tio estas la sama klaŭzo kiu malpermesas aplikaĵojn de Amazon Apps Store ĉe Google Play.
Vidu ankaŭ
- Listo de liberaj kaj malfermfontaj Android-aplikaĵoj
- angle Listo de distribuplatformoj por aplikaĵoj por poŝtelefonoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads