WordPress

From Wikipedia, the free encyclopedia

WordPress
Remove ads

WordPress estas libera programaro kaj samtempe la plej granda sistemo por administrado de enhavo (angle CMS) uzata por krei blogojn, verkita en PHP kaj uzanta MySQL-datumbazon. Ĝi estas distribuita laŭ GPL kun malfermitaj kodoj kaj senpage uzebla. Ĝi estas unu el la plej popularaj eldonsistemoj sur la merkato kaj troviĝas en milionoj da blogoj kaj retejoj. Ĝi estas distribuita sub la Ĝenerala Publika Permesilo de GNU kaj povas esti elŝutita kaj uzata senpage. Ĉar la enhavo de ĉiuj paĝoj estas alirebla per ensaluta paĝo, vi ne bezonas FTP-klienton por povi redakti kaj ĝisdatigi viajn paĝojn en la retejo.

Rapidaj faktoj Programisto, Lasta stabila versio ...

WordPress estas projekto de la firmao Automattic. Ĝi subtenas nur unu blogon por unu instalo, sed estas disponebla ankaŭ multuzanta versio (Wordpress MU).

WordPress estas enhavadministra sistemo (CMS), kiu permesas al la uzanto ŝanĝi kaj/aŭ kompletigi enhavon relative simpla maniero sen postuli ajnan teknikan scion.

Remove ads

Ne konfuzu

Wordpress.com

Ekzistas komerca bloga servo nomita wordpress.com,

Wordpress.org

Kelkfoje la memstara versio de Wordpress nomiĝas Wordpress.org por eviti konfuzon, prenita de la oficiala retejo URL.

Funkcioj

  • ĝi subtenas normojn: XML, XHTML, CSS
  • integra ligiladministrilo
  • subteno por kromprogramoj
  • subteno por TrackBack kaj Pingback
  • subkategorioj kaj multe da kategorioj por ĉiu artikolo

WordPress MU

WordPress MU (angle: MultiUser, esperante: MultUzanta) estas enhav-mastruma sistemo subtenata multajn blogojn por ĉiu instalo. Ĉiu blogo estas redaktebla el ĝiaj normalaj administropaĝoj sed ankaŭ el unu ĉefa administropaĝo.

Programistoj

Ĉefaj programistoj estas Ryan Boren kaj Matt Mullenweg. Matt Mullenweg kaj Mike Little fondis la projekton.

Ĉefaj kontribuantoj estas:

  • Dougal Campbell
  • Mark Jaquith
  • Donncha O'Caoimh
  • Andy Skelton
  • Michel Valdrighi
  • Peter Westwood

Esperantlingva versio

Bertilo Wennergren publikigis esperantlingvajn versiojn de WordPress. La lasta kiun li tradukis estas versio 2.5.1 [2].

En 2014, sub gvidado de Cindy McKee, la laboro rekomenciĝis kaj novaj teamanoj aliĝis.[3]

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads