Ferdinand Raimund
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ferdinand RAIMUND (denaske: Ferdinand Jakob Raimann) (naskiĝinta la 1-an de junio 1790 en Vieno, mortinta la 5-an de septembro 1836 en Pottenstein) estis aŭstra dramisto.
Remove ads
Vivo
Frue orfiĝinte, la filo de bohema metiista familio komencis metilernadon tortbakistan. En 1808 li decidis iri teatren kaj iĝis antaŭe helpaktoro ĉe migrantaj trupoj. Ek de 1814 dungite ĉe la viena Teatro en Josefstadt, li baldaŭ fariĝis fare de la spektantoj treege favorata karakterkomikisto. De 1817-30 li apartenis al la truparo de la Teatro en Leopoldstadt, dum la du lastaj jaroj li eĉ estris ĝin.
Remove ads
Sukcesoj
Kiel dramisto li debutis en 1823 per la parodia ensorĉa farso Der Barometermacher auf der Zauberinsel laŭ la modelo de la tradicia viena popolkomedio. Al tiu sukceso sekvis ankoraŭ la furoro de la burleskaĵo Der Diamant des Geisterkönigs (1824), la romantika fabelo Das Mädchen aus der Feenwelt oder Der Bauer als Millionär (1826) kaj la karakterteatraĵo Der Alpenkönig und der Menschenfeind (1828). Malpli ŝatataj estis la seriozaj teatraĵoj Die gefesselte Phantasie (1826, premiero 1828), Moisasurs Zauberfluch (1827) aŭ Die unheilbringende Zauberkrone (1829).
En 1830 la deprimplena artisto, kies privata vivo estis ombrita de malfeliĉa amrilato, retiriĝis de sur la scenejoj vienaj. Profesiaj vojaĝoj venigis lin al Munkeno, Hamburgo, Berlino kaj Prago. Per sia lasta teatraĵo, la originala ensorĉfabelo Der Verschwender (premiero en 1834 en Vieno), li denove impone kaj glorite reaperis antaŭ la publiko de sia hejmurbo. Dum hipoĥondria atako li sinmortigis sin.
Der Verschwender estis tradukita al Esperanto de Franz Zwach por la XVIa Universala Kongreso de Esperanto de 1924 en Vieno sub la titolo La Malŝparulo (Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1924).[1]
Remove ads
Graveco teatroscience
La literatura kaj teatra meritoj de Raimund estis la kunfandigo de elementoj de aŭtentika regiona popolteatrado kun la atmosfero de drama arto de altega (skrib)stilo. Humurplene kaj melankolie li transdonis imagon de la burĝaraj kulturo kaj sento dum bidermajro: ĝia regularo tiutempa pri kontenteco, modesteco, fidela amo ja estis antaŭ ĉio liveranta la temojn. La kantaj enmetaĵoj de la teatraĵoj jam dum la vivotempo de Raimund iĝis modkantoj (ekzemple: Rabotilo-kanto, Cindro-kanto, Brüderlein fein).
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads