Ferenc Gilde

hungara kemiisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Ferenc Gilde, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gilde Ferenc estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Ferenc Gilde[1] naskiĝis la  9-an de januaro 1928 (nun 1928-01-09) en Szeged, li mortis la 22-an de julio 2019 en Szeged.

Remove ads

Biografio

Ferenc Gilde maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1947, poste li akiris kemiistan diplomon en Scienca Universitato de Szeged. Post la diplomo li estis aspiranto en Scienca Universitato Loránd Eötvös 3 jarojn apud Tibor Neugebauer, poste li doktoriĝis en la universitato kaj kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1959. Li estis asistanto en Scienca Universitato Attila József (1956–1958), lektoro (1958–1961), docento (1961–1993), katedrestro (1970–1983). Lia scienca laboro fokusiĝis pri kvantumkemia teorio de la kompleksaj kunmetaĵoj. Li edziĝis en 1953, poste filino naskiĝis. Li ricevis 2 premiojn en 1964 kaj 1977.

Remove ads

Elektitaj kontribuoj

  • Electronic Structure of Cr[III] Hexacyanide Complex Ion by the LCAO Method. (1957)
  • Az átmeneti fémek oktaéderes cianidkomplexeinek elektrontermjei az LCAO-módszerrel. (disertaĵo, 1958)
  • Felvételi vizsgakísérlet a József Attila Tudományegyetem Természettudományi Karán. (kunaŭtoro, 1966)
  • Termodinamika. (studenta lernolibro, 1973, 5-a eldono: 1991)

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads