Feto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Feto estas nenaskita (prenata periodo) unuopulo de vertebrulo en feta evolua periodo. Tio estas inter periodo de embrio ĝis naskiĝo (nasko).
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Feta-fromaĝo. |

Ĉe homo estas la feta periodo de la 8-a (aŭ la 10-a) semajno de gravedeco ĝis nasko (t. e. de la 3-a luna monato ĝis fino de la 10-a luna monato).
Okazas ĉe ĝi evoluo de organaj sistemoj, kresko de la feto, diferenciigo de la organoj.
La evoluon de la feto studas scienca fako embriologio. La suma evoluo de unuopulo nomiĝas ontogenezo.
En periodo post la nasko la homa unuopulo nomiĝas novnaskito.
La terminoj feta morto kaj mortnasko estas uzataj en sansciencoj por rilati al la morto de feto en la utero kiam ĝi pezas pli ol 500 gramojn aŭ havas gravedecan aĝon de pli ol 20 semajnoj; tio estas, kiam ĝi atingis nivelon de disvolviĝo tia, ke, sub optimumaj kondiĉoj, vivo ekster la utero povus esti ebla. Plej multaj fetaj mortoj okazas en la tria trimestro de gravedeco, kaj frua feta morto estas difinita kiel morto en la dua trimestro aŭ, pli precize, kiam la pezo estas malpli ol 1000 gramoj aŭ la disvolviĝo estas malpli ol 28 semajnoj. Aborto estas difinita kiel morto kiam la pezo de la embrio aŭ feto estas malpli ol 500 gramoj aŭ la disvolviĝo de la gravedeco estas malpli ol 20 semajnoj. Plej multaj abortoj okazas en la unua trimestro, kaj malfrua aborto estas difinita kiel morto en la dua trimestro.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
