Filpieco

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

En konfucea filozofio, Filpieco (ĉine, xiào) estas virto de respekto fare de filoj al la propraj gepatroj kaj prauloj. La konfucea klasikaĵo Ŝjaŭ ĜingKlasikaĵo de Ŝjaŭ, supozeble verkita ĉirkaŭ la periodo Ĉin-Han, estis historie la aŭtoritata fonto de la konfucea doktrino de xiào / "filpieco". Tiu libro, nome parolado inter Konfuceo kaj lia studento Zeng Ŝen (曾參, konata ankaŭ kiel Zengzi 曾子), temas pri tio kiel formi bonan socion uzante la principon de xiào (filpieco). La termino povas aplikiĝi ankaŭ al ĝenerala obeo, kaj estas uzata en religiaj titoloj en kristanaj eklezioj, kiel "fila pastro" aŭ "fila vikario" por kleriko kies preĝejo estas subulo al pli granda paroĥo. Filpieco estas centra en konfucea familirola etiko.[1]

En pli ĝeneralaj terminoj, fila pieco signifas esti bona kun la propraj gepatroj; zorgi ilin; engaĝiĝi en bona konduto ne nur al la gepatroj sed ankaŭ ekster la hejmo por alporti bonan nomon al la gepatroj kaj prauloj; plenumi devojn en la laboro bone por atingi la materiajn rimedojn por subteni la gepatrojn same kiel fari memoferojn al la prauloj; ne esti ribelema; montri amon, respekton kaj subtenon; montri afablecon; certigi masklajn heredantojn, teni fratecon inter fratoj; saĝe konsili la proprajn gepatrojn, inklude apartigi ilin el la morala maldeco; montri bedaŭron pro iliaj malsanoj kaj morto; kaj fari oferojn post ilia morto.

Filpieco estas konsiderata ŝlosila virto en Ĉina kulturo, kaj ĝi estas la ĉefa temo de granda nombro de historioj. Unu el la plej famaj kolektoj de tiaj historioj estas La 24 filekzempleroj (Ershi-si xiao 二十四孝). Tiuj historioj priskribas kiel filoj ekzercis sian filpiecon en la pasinteco. Kvankam Ĉinio ĉiam havis diversecon de religiaj kredoj, filpieco estis komuna al preskaŭ ĉiuj el ili; la historiisto Hugh D.R. Baker nomas respekton por la familio la nura elemento komuna al preskaŭ ĉiuj ĉinaj kredantoj.[2]

Remove ads

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads