Flaveca strigo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Flaveca strigo
Remove ads

Flaveca strigo (laŭ Strix fulvescens) kaj ankaŭ Gvatemala stristrigo, estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio, fakte noktula rabobirdo, kiu apartenas al genro Strix, parto de pli granda grupo de noktulaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. Ĝi estas loĝanto en nubarbaroj de Mezameriko. Ĝi havas rondecan kapon, kaj ne havas oreltufojn. Ĝia tipa koloraro estas tre malhelbruna aŭ ruĝecbruna sur la dorso kaj pli helbruna sur la fronto kun pli malhela strieco. Plenkreskuloj pezas proksimume 600 gramojn, kun inoj pli pezaj. Ĝia distribuo estas limigita al altebenaĵaj regionoj de Gvatemalo, Honduro kaj Salvadoro. Ĝi loĝas en altitudoj de 1 200 ĝis 3 100 metroj, kaj estas sufiĉe ofta ene de sia teritorio. Ĝia konduto estas malbone konata, same kiel ĝia populacigrandeco kaj distribuo. Ĝi estas klasifikita kiel specio malplej zorgiga fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo, kvankam ĝi estas konsiderata endanĝerigita en Meksiko.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Taksonomio kaj sistematiko

La Flaveca strigo estas monotipa specio en la genro Strix.[1] Ĝi estas membro de la familio de veraj strigoj nome Strigedoj. Ĝi estis formale priskribita en 1868, kiel Syrnium fulvescens. La tipa specimeno venis el Gvatemalo.[2] En 1970 ĝi estis klasita kiel subspecio de la Varia strigo (Strix varia), sed ĝi estas ĝenerale agnoskita kiel aparta specio nuntempe, kvankam kelkaj fakuloj konsideras ĝin parto de superspecio, kun la Varia strigo kaj eble la Okcidenta strigo (Strix occidentalis).[2] La Flaveca strigo estas foje konata kiel Gvatemala stristrigo.[3]

Remove ads

Aspekto

La flaveca strigo estas mezgranda strigo kun ronda kapo. Al ĝi mankas la oreltufoj troveblaj en multaj aliaj strigoj.[1] Ĝia longo estas diverse priskribita kiel inter 41 kaj 44 centimetroj, inter 38 kaj 48,5 centimetroj,[4] kaj inter 40,5 kaj 45 centimetroj.[5] La mezuritaj flugillongoj por la specio varias inter 30 kaj 33,3 centimetroj, dum la vostlongo varias inter 18,5 kaj 21 centimetroj, kaj la bekolongo inter 22,5 kaj 24,5 milimetroj.[4] Plenkreskuloj pezas proksimume 600 gramojn, kaj inoj averaĝe estas 100 gramojn pli pezaj.[1]

La vizaĝa disko de la specio estas obtuze brunblanka aŭ palokra, kaj estas iomete pli malhela ĉirkaŭ la okuloj. La disko havas samcentrajn malhelbrunajn striojn ĉirkaŭ ĝi, kaj mallongajn blankajn brovojn. La krono, la nuko, kaj la supraj partoj de la specio estas tre malhelbrunaj aŭ ruĝecbrunaj. La krono kaj la kolo havas festonitajn markojn en pli hela nuanco. La supraj partoj de la birdo estas kovritaj de maldensaj strioj "okrece flavbrunaj", kiuj fariĝas pli malgrandaj kaj malpli regulaj sur la skapulaj, malsupra dorso, kaj pugo. La flugilkovriloj havas malgrandajn palbrunajn markojn, dum la pli grandaj kaj mezaj kovriloj havas blankan makulon proksime al la bazo. La unuarangaj flugilplumoj havas grandajn makulojn game de blankecaj ĝis palbrunaj. La duarangaj havas kvin aŭ ses helbrunajn bendojn. La subaj partoj de la birdo estas nuancoj de helbruna, kun malhelbrunaj aŭ ruĝecbrunaj strioj. La subvostaj kovriloj estas flavecbrunaj, kun kelkaj malhelaj strioj sur la plej longaj plumoj.[4] La beko kaj la vaksaĵo estas flavecaj. La kruroj estas kovritaj per ruĝecbruna plumaĵo ĝis la piedfingroj, kiuj estas flavecaj. La ungegoj estas kornokoloraj kun malhelaj pintoj.[1] La irisoj estas malhelbrunaj.[4]

Ambaŭ seksoj estas similaj ĉe la flaveca strigo. La strigidoj estas blankecaj, dum junuloj estas cinamobrunaj kun flaveca aŭ blanka strieco kaj bruneta vizaĝdisko. La specio estas laŭvide plej simila al la Varia strigo, trovebla en Meksiko, Kanado kaj Usono. La Varia strigo estas pli griza supre kaj pli blanka sube. La Flaveca strigo estas proksimume kvinonon pli malgranda ol la meksika variaĵo de la Varia strigo. La Bunta strigo (Strix virgata) havas similan teritorion kiel la flaveca strigo, sed troviĝas nur je pli malaltaj altitudoj. Ĝi estas pli malhelbruna kaj pli malgranda, dum la vizaĝdisko estas malhela kun blanka rando, kontraste al hela kun malhela rando ĉe la flaveca strigo.[4]

Remove ads

Distribuado kaj habitato

La Flaveca strigo estas trovebla en altebenaĵaj regionoj en la meksikaj ŝtatoj de Chiapas kaj Oaxaca, Gvatemalo, Honduro, kaj Salvadoro.[1][5][6] Ĝia ekzisto en Oaxaca estis raportita en 1950, sed lokoj de kiuj la specimenoj estis kolektitaj estis disputitaj. La specio estis konfirmita en Oaxaca en 2011.[6] Ĝia teritorio estas nebone konata, sed supozeble granda. Montara specio, ĝi troviĝas en altecoj inter 1,200 kaj 3,100 metroj super marnivelo.[7][6] La specio troviĝas en montaraj ĉiamverdaj pinarbaroj kaj humidaj pin-kverkaj arbaroj,[1] kaj pli ĝenerale ene de nebularbara habitato.[6] La Internacia Unio por Konservado de Naturo taksas, ke la populacio de la specio estas inter 20 000 kaj 50 000 individuoj, kvankam la populacio estas suspektita kiel malpliiĝanta kiel rezulto de habitatoperdo. Kiel rezulto de ĝia granda teritorio kaj granda populacio, ĝi estas klasita kiel specio malplej zorgiga fare de la IUCN.[7] Oni taksas, ke la specio malpliiĝis je duono en Meksiko dum la lasta jarcento kiel rezulto de habitatoperdo, kaj la meksika registaro konsideras ĝin endanĝerigita specio.[8] La specio estis tradicie konsiderita mesaĝisto de morto en partoj de Meksiko.[9]

Kutimaro kaj ekologio

La voko de la Flaveca strigo estas priskribita kiel laŭta bojanta huado, igita kiel "hu-uhu-uut-uut" aŭ "a'hu a'hu-hu a'hu, hu": la nombro da notoj estas varia.[5] La ritmo de la voko estis komparita kun tiu de Morsa kodo. La voko de la ino estas pli alta en tonalto, kaj foje estas eldirita en dueto kun la masklo. Al la voko mankas la fina noto de la voko de la Varia strigo. Aliaj voĉoj eldiritaj de la specio estis priskribitaj kiel "papago-similaj, nazaj gŭaovokoj, unuope aŭ en serioj, same kiel ununuraj huoj".[10]

La specio estas noktula, kvankam ĝi foje vokas dumtage, kaj ĉasas de ripozejo. Ĝia dieto estas malbone konata.[1][5][11] Ĝi verŝajne konsistas el ronĝuloj, grandaj insektoj, birdoj, ranoj kaj lacertoj.[1][5] La stomako de dissekcita specimeno enhavis "grandajn insektojn". Individuo estis observita provanta kapti montan jakuon, dum la plumoj de blugorĝa motmoto estis trovitaj sub la nesto de alia.[12]

La flaveca strigo ne migras.[5] Tre malmulte da informoj ekzistas pri la konduto de tiu specio. Oni supozas, ke ĝi estas monogama, kiel ĉe la plej multaj strigospecioj.[11] Idoj de la specio estis observitaj en majo. La kovado okazas inter 28 kaj 30 tagoj longe, kaj la nombro da ovoj en ovodemetado varias inter du kaj kvin, sed ĝenerale estas aŭ du aŭ tri. Nestoj estas kutime faritaj en truoj aŭ kavoj en arboj.[5][13] Inoj kovas la ovojn, kaj maskloj supozeble manĝoserĉas por la inoj kaj idoj.[13]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads