Flensburg

komunumo de Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Flensburg
Remove ads

Flensburg (Dana: Flensborg) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La 1-an de aprilo 2006 la komunumo havis 87065 loĝantojn.

Thumb
Rapidaj faktoj urba komunumo de Germanio • urban district in Schleswig-Holstein • ĉefregioncentro, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Industrio kaj institucioj

En la urbo produktatas alkoholaĵoj, paperaĵoj kaj nutraĵoj. Krome gravas la konstruado de ŝipoj kaj maŝinoj. Flensburg estas la sidejo de la germana Federacia oficejo de veturado ( Deutsches Kraftfahrt-Bundesamt) - kie ankaŭ centre kolektatas kaj distribuatas la punpoentoj por ĉiuj germanaj aŭtistoj ofendintaj la regularon pri strata trafiko - kaj de Pedagogia altlernejo. Krome ekzistas fakaltlernejoj por marmaŝinistoj kaj maristoj.

Remove ads

Vidindaĵoj

Al la plej imponaj vidindaĵoj nombriĝas la gotikstila Preĝejo Sankta Mario (komenco de la konstruoj en 1284) el brikoj kun altaro el la malfrua renesanco kaj fenestroj riĉaj je figuroj. En la gotikstila Preĝejo Sankta Nikolao (14./15. jc.) troviĝas la plej granda renesanca orgeno de Norda Germanujo. El la malnova ĉirkaŭfortikaĵo konserviĝis ankoraŭ restoj, ekz. la dika Norder-pordego (1595). En la ŝipmuzeo oni povas admiri navigaciilojn kaj ŝipmodelojn.

Remove ads

Historio

Flensburg estis fondita en la 12-a jc kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1284. En la kuro de historio la urbo fariĝis celo de pluraj danaj kaj svedaj invadoj kaj konkeroj. Aparteninte ĝis la 1435-a jaro al Holstinio, ĝi submetiĝis en 1460 rekte al Kopenhago. En 1848 ĝi fariĝis ĉefurbo de la dane administrata Slesvigio. En 1867 la urbo ekapartenis al Prusio. En referendumo post la Unua mondmilito la loĝantaro voĉdonis favore al plua aparteno al Germanujo. Dum la Dua mondmilito la urbo estis grava mararmea centro kaj sekve ĝi ofte estis bombadita fare de la Aliancanoj.

Gefiloj

La partner-urboj

Thumb
Flensburg
Thumb
la orienta marbordo de la urbo
Thumb
la urba haveno, vidita de la okcidenta marbordo
Thumb
La Kurt-Tucholsky-Lernejo en la urboparto Adelby dum 1975 malfermiĝis kiel unu el la unuaj integritaj lernejoj. La muzikistoj de la knaba popmuzika grupo Echt dum lerneja aĝo unuafoje kune muzikis kaj koncertis ĉi-tie.
Thumb
placo Willy Brandt
Thumb
la norda merkato
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads