Forrest Gump (filmo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Forrest Gump estas drama filmo el la jaro 1994 bazita sur la romano el 1986 de la sama nomo de Winston Groom. La filmo estis vaste komerca sukceso, gajnante 677 miliono da usonaj dolaroj tutmonde dum la daŭro en kinteatroj. La filmo kandidatiĝis entute 13 Akademiajn Premiojn, kaj gajnis ses, inkluzivante plej bona filmo, plej bonaj efektoj, plej bona reĝisoro, kaj plej bona aktoro.
La filmo rakontas pri fikcia viro ("Forrest Gump" aktorita de Tom Hanks) kun malalta inteligenteco (intelekta kvociento de 75) kaj lia eposa vojaĝo tra vivo. Li renkontas historiajn figurojn el Usona historio, influas popularan kulturon, kaj mem spertas historiajn eventojn, dume dum naiva pri ties signifo. Per film-efektoj uzantaj realan malnovan filmon, aktoroj estas montrataj interagantaj kun mortaj personaj el historio, kiel John F. Kennedy, Abbie Hoffman, John Lennon, Lyndon B. Johnson, kaj aliaj.
Aktoris en la filmo estis Tom Hanks, Robin Wright, Gary Sinise, Mykelti Williamson, Sally Field, kaj aliaj.
Remove ads
Analizo kaj interpreto
Kaj la libro kaj la filmo priskribas la vivon de mensa handikapulo, kies vivo, malgraŭ lia handikapo, estas interplektita kun usona historio. La libro kaj la filmo kombinas konatajn popolkulturajn ikonojn - kiel ekzemple Elvis Presley, John Lennon, Richard Nixon, la firmaon Apple kaj pli - kiujn Gump renkontas hazarde. Forrest Gump atingas plenumi la revojn de ĉiu usonano; Li renkontas usonajn prezidantojn kaj partoprenas historiajn okazaĵojn kiel ekzemple la Vjetnama milito - sed ofte estas nekonscia pri la graveco de aferoj, pro sia malalta IK. Li iĝas elstara atleto, ornamita soldato, li iĝas riĉa, sukcesa kaj edziĝas kun bela virino.
La filmo ĉefe rilatis al la Bumeroj, (la naskeksploda generacio, usonangle babyboomers) de Usono en la 20-a jarcento - la generacio de homoj kiuj naskiĝis en la ondo de naskiĝoj post la Dua Mondmilito kaj la 1950-aj jaroj, kiuj kreskis dum la 1960-aj jaroj kaj estis parto de la fenomeno "florinfanoj", aŭ kiuj, alternative, batalis en la milito Vjetnamio, ĝuis en la diskotekoj de la sepdekaj kaj establis kaj ekis familiojn en la okdekaj. La muziko de la filmo, kiu akiris grandan popularecon, reprezentis la nostalgiajn kantojn de tiuj periodoj; De Elvis Presley, tra la klasika roko de la 60-aj jaroj ĝis la diversaj diskoj-sukcesoj.
Remove ads
Roloj
Tom Hanks | Forrest Gump |
Robin Wright Penn | Jenny Curran |
Gary Sinise | Leŭtenanto Dan Taylor |
Sally Field | Sinjorino Gump |
Mykelti Williamson | Soldato Benjamin Buford 'Bubba' Blue |
Michael Conner Humphreys | La juna Forrest Gump |
Hanna R. Hall | La juna Jenny Curran |
Haley Joel Osment | Forrest Gump Junioro |
Sam Anderson | lernejestro |
Geoffrey Blake | Wesley, organizinto el SDS |
David Brisbin | Raportisto |
Peter Dobson | Elvis Presley |
Siobhan Fallon | Dorothy Harris, ŝoforino de lerneja aŭtobuso |
Afemo Omilami | soldata instruktoro |
Brett Rice | mezlerneja futbaltrejnisto |
Sonny Shroyer | Trejnisto Paul 'Bear' Bryant |
Kurt Russell | voĉo de Elvis Presley |
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads