Friulo-Venecio Julia

aŭtonoma regiono de italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Friulo-Venecio Julia
Remove ads

Friulo-Venecio Julia (itale Friuli-Venezia Giulia [friuli venecja ĝulja], friule Friûl-Vignesie Julie, slovene Furlanija-Julijska krajina, germane Friaul-Julisch Venetien) estas regiono en la nord-oriento de Italio. Malgraŭ sia nomo, tiu regiono ne inkludas la urbon Venecio.

Rapidaj faktoj Italia regiono kun speciala statuto, Kodo: ...

Ĝi estas aŭtonoma regiono, interalie pro sia slovena minoritato kaj la friula lingvo ankoraŭ parolata de parto de la loĝantaro.

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 1 215 220 loĝantoj sur areo de 7 862,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 155 loĝantoj/km².

Remove ads

Geografio

Thumb
Surfaco de Friulo-Venecio Julia per altimetraj zonoj

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1TriestoProvinco Triesto 205 400 loĝ.
2UdineProvinco Udine 96 700 loĝ.
3PordenoneProvinco Pordenone 51 000 loĝ.
4GoriziaProvinco Gorizia 34 440 loĝ.

Ekde la jaroj 2017/2018 tiuj provincoj estas kunfanditaj en 18 teritorioj (Unioni Territoriali Intercomunali, UTI) kun 215 komunumoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Friulo-Venecio Julia

Flago de Italio

GO Gorico - PN Pordenono - TS Triesto - UD Udine

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads