Fuĝieda

From Wikipedia, the free encyclopedia

Fuĝieda
Remove ads

Fuĝieda (japane 藤枝市) estas urbego en la ĉefa insulo Honŝu, en Gubernio Ŝizuoka, en regiono Ĉubu en Japanio.

Thumb
Panoramo de Fuĝieda
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Demografio

En 2019 Fuĝieda havis populacion de 145032. Ĝia loĝantaro kontinue kreskiĝas. En la 1970-aj jaroj Fuĝieda atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

Fuĝieda situas sur la marborda ebenaĵo proksime de rivero. Ŝimoda troviĝas 9, gubernia sidejo Ŝizuoka 17, Ivata 41, ĉefurbo Tokio 162 kilometrojn aere laŭ .

Historio

Fuĝieda dankas sian evoluon al fortikaĵo, dum la Epoko de Edo al poŝta stacio. Fuĝieda estis establita en 1889 kun la kreado de la moderna municipsistemo, sed en la sama jaro la fervoja stacidomo ekfunkciis. Ĝi estis levita al urbostatuso en 1954, dum la najbara urbeto kun 4 vilaĝoj aliĝis al Fuĝieda. Pliaj aliĝoj okazis en 1955, 1957 kaj 2009.

Ekonomio

Fuĝieda estas ĉefe navedurbo de la proksima Ŝizuoka. La loka ekonomio konsistas el agrikulturo (teo, frago, rizo) kaj produktado de farmaciaĵoj, trinkaĵoj, kaj nutraĵoj.

Eduko

En Fuĝieda agrikultura universitato kaj kampuso de Ŝizuoka funkcias.

Trafiko

Fuĝieda havas bonajn fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la regiono. Aparte menciindas la fervojo:

Klimato

Fuĝieda situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj kaj humidaj someroj kaj relative mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 2159 milimetrojn.

Bildoj pri Fuĝieda
Thumb
Kastelo
Thumb
Aĉetvojo
Thumb
Vojo
Thumb
Stacidomo
Thumb
Kampuso
Thumb
Biblioteko
Thumb
Muzeo
Thumb
Hotelo
Thumb
Banko
Thumb
Kirko

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads