Funebra kakatuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Funebra kakatuo (Zanda funerea) aŭ Flavvosta nigra kakatuo estas granda kakatuo indiĝena de sudorienta Aŭstralio kiu estas 55–65 cm longa.
Remove ads
Aspekto
Ĝi havas mallongan kreston sur la supro de sia kapo. Ĝia plumaro estas plejparte brunnigra kaj ĝi havas elstarajn flavajn vangomakulojn kaj flavan vostobendon. La korpoplumoj estas borditaj per flava koloro, donante al ili skvamecan aspekton. La plenkreska masklo havas nigran bekon kaj rozecruĝajn okulringojn, kaj la ino havas ostkoloran bekon kaj grizajn okulringojn. Dumfluge, flavvostaj nigraj kakatuoj flugetas profunde kaj malrapide, kun stranga peza fluida movo. Iliaj laŭtaj, ĝemaj krioj estas portataj longajn distancojn.
Remove ads
Distribuo
La flavvosta nigra kakatuo troviĝas en moderklimataj arbaroj kaj arbarkovritaj areoj tra suda kaj centrorienta Kvinslando ĝis sudorienta Suda Aŭstralio, inkluzive de tre malgranda populacio rezistanta en la Eyre Duoninsulo.[1] oni agnoskis du subspeciojn, kvankam tasmaniaj kaj sudkontinentaj populacioj de la suda subspecio xanthanotus eble estas sufiĉe malsamaj unu de la alia por suprenigi la totalon al tri. Birdoj de subspecio funereus (Kvinslando ĝis orienta Viktorio) havas pli longajn flugilojn kaj vostojn kaj pli malhelan plumaron ĝenerale, dum tiuj de xanthanotus (okcidenta Viktorio, Sudaŭstralio kaj Tasmanio) havas pli elstaran skvamecon. La subspecio whiteae troviĝas sude de Viktorio ĝis la oriento de Sudaŭstralio kaj estas pli malgranda.
La dieto de la flavvosta nigra kakatuo ĉefe inkluzivas semojn de indiĝenaj kaj enkondukitaj plantoj, dum ili manĝas ankaŭ ligno-borantajn larvojn.[2] Ili nestas en grandaj kavaĵoj alte en malnovaj indiĝenaj arboj (ĉirkaŭ pli ol 200-jaraĝaj),[3] ĝenerale Eucalyptus regnans. Kvankam ili restas ofte troveblaj tra granda parto de sia teritorio, fragmentiĝo de vivejo kaj perdo de grandaj arboj taŭgaj por nestado kaŭzis populacian malkreskon en Viktorio kaj Sudaŭstralio. Krome, la specio povus perdi plejparton de sia kontinenta teritorio pro klimata ŝanĝo.[1] En iuj lokoj, la flavvostaj nigraj kakatuoj ŝajnas esti parte adaptiĝintaj al lastatempa homfara ŝanĝo de pejzaĝo kaj ili ofte videblas en partoj de urba Kanbero, Sidnejo, Adelajdo kaj Melburno. La specio ne estas ofte vidata en birdobredado, precipe ekster Aŭstralio. Kiel plej multaj papagoj, ĝi estas protektita de CITES, internacia interkonsento kiu kontraŭleĝigas komercon, eksportadon kaj importadon de listigitaj naturkaptitaj specioj.
Remove ads
Taksonomio kaj nomado

La Funebra kakatuo estis por la unua fojo priskribita en 1794 fare de la angla natursciencisto George Shaw kiel Psittacus funereus, kie la specia nomo funereus (funebra) rilatis al ties malhela plumato, kvazaŭ ĝi estus vestita por funebro.[2] La franca zoologo Anselme Gaëtan Desmarest reklasigis ĝin en la novan genron Calyptorhynchus en 1826.[4]
La ornitologo John Gould konis la birdon kiel la funebra kakatuo.[5] "Flavvosta nigra kakatuo" estis nomumita la oficiala nomo fare de la Internacia Unio de Ornitologoj (IOC).[6] Aliaj ordinaraj nomoj uzataj estas flavorela nigra kakatuo kaj wylah.[2] Wy-la estis indiĝena termino el la Ĉasista Regiono de Novsudkimrio,[5] dum la Dharawal-nomo el la Illawarra regiono estas Ngaoaraa.[7] Sciencisto kaj fakulo pri kakatuaj Matt Cameron proponis forlasi la vorton "nigra" kaj mallongigi la nomon al "flavvosta kakatuo", klarigante ke pli mallongaj nomoj estas pli vaste akceptitaj.[8]
Inter la nigraj kakatuoj, la du okcident-aŭstraliaj blankvostaj specioj (nigraj kakatuoj de Carnaby kaj Baudin), kune kun la funebra kakatuo (Z. funerea) de orienta Aŭstralio, formas la genron Zanda. La du ruĝvostaj specioj, nome Kaliptorinko de Banks (C. banksii) kaj Kaliptorinko de Latham (C. lathami), formas la genron Calyptorhynchus. La tri specioj de Zanda antaŭe estis inkluditaj en Calyptorhynchus (kaj ankoraŭ estas tiaj laŭ iuj aŭtoritatoj), sed nun estas vaste lokigitaj en propran genron pro profunda genetika diverĝo inter la du grupoj.[9] La du genroj malsamas laŭ vostokoloro, kapbildo, manĝpetokrioj fare de junuloj kaj la grado de seksa dimorfismo. Maskloj kaj inoj de Calyptorhynchus sensu stricto diferencas rimarkeble laŭ aspekto, dum tiuj de Zanda havas similan plumaron.[10]
La tri specioj de la genro Zanda estis diverse konsiderataj kiel du, poste kiel ununura specio dum multaj jaroj. En artikolo de 1979, la aŭstralia ornitologo Denis Saunders elstarigis la similecon inter la mallongbeka kaj la suda raso xanthanota de la flavvosta kaj traktis ilin kiel ununuran specion, kun la longbeka kiel aparta specio. Li proponis, ke Okcidenta Aŭstralio estis koloniigita du apartajn okazojn, unufoje de komuna praulo de ĉiuj tri formoj (kiu fariĝis la longbeka nigra kakatuo), kaj poste de tio, kio fariĝis la mallongbeka nigra kakatuo.[11] Tamen, analizo de proteinaj aloenzimoj publikigita en 1984 rivelis, ke la du okcident-aŭstraliaj formoj estas pli proksime parencaj unu al la alia ol al la flavvosta,[12] kaj la konsento de tiam estis trakti ilin kiel tri apartajn speciojn.[10]
Ene de la specio, oni agnoskis du subspeciojn:
- Z. f. funerea, la nomiga formo, estas konata kiel orienta flav-vosta nigra kakatuo. Ĝi troviĝas el la Montaro Berserker en Centra Kvinslando, sude tra Novsudkimrio, kaj en orienta Viktorio. Ĝi distingiĝas per sia ĝenerale pli granda grandeco, pli longa vosto kaj flugiloj, kaj pli granda beko kaj ungegoj.[2][11]
- Z. f. xanthanota, konata kiel suda flav-vosta nigra kakatuo, troviĝas en okcidenta Viktorio, sudorienta Suda Aŭstralio, insuloj de la Markolo Bass, kaj Tasmanio. Gould priskribis ĝin en 1838 kaj poste ŝanĝis sian literumon al "xanthonotus". Tamen, la unua nomo estis agnoskita kiel prioritata laŭ la nomreguloj de ICZN kaj ĝia literumo konserviĝis.[13] Saunders raportis en 1979, ke masklaj birdoj el Tasmanio havis pli larĝajn bekojn ol iliaj kontinentaj parencoj, kaj ke tasmaniaj inaj birdoj estis pli grandaj ol maskloj.[11] Tamen, ĉi tiu observado ankoraŭ ne estas ripetita kaj plej multaj aŭtoritatoj agnoskas nur du subspeciojn. Se oni agnoskas trian subspecion, la suda kontinenta subspecio estus nomita whiteae, ĉar ĝi estis nomita tiel de Gregory Mathews en 1912, kaj la nomo xanthanotus, origine aplikita al tasmania specimeno, estus limigita al la tasmania populacio.[14]
Remove ads
Bildoj
- Masklo senŝeligante arbon en Swifts Creek, Viktorio, Aŭstralio.
- Nematura masklo (malpli ol dujaraĝa) de raso xanthanota en Insulo Bruny, Tasmanio, Aŭstralio.
- Plenkreska masklo de raso funereus en Viktorio, Aŭstralio.
- Ino manĝanta Banksia integrifolia.
Referencoj
Cititaj tekstoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




