Kakatuedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kakatuedoj (Cacatuidae) estas aŭstralazia familio de birdoj en la ordo de la Psitakoformaj aŭ Papagoformaj (Psittaciformes). Ili estas la sola familio en superfamilio Kakatuideaj (Cacatuidea). Ili havas dikan kaj fortan bekon, kaj pli aŭ malpli grandan plumtufon sur la kapo. Ili vivas en Aŭstralio, Indonezio kaj najbaraj insuloj.
Cacatuidae estas unu el tri familioj de la granda kaj diversa birda ordo Psittaciformes, kiu konsistas el 370 specioj.[1] Kakatuoj estas distingeblaj el aliaj papagoj pri kvin morfologiaj trajtoj – kresto, manko de "verda" teksturo en la plumaro, flava denaska lanugo, kaj galveziko, kaj pontaj temporalaj fosaĵoj.[2]
Remove ads
Sistematiko

Al la familio Cacatuidae apartenas ĉirkaŭ 44 birdaj specioj kaj subspecioj. La plej nova sistematiko estas jena:
Subfamilio Nymphicinae (Nimfikenoj)
Subfamilio Calyptorhynchinae — (Kaliptorinkenoj) nigraj kakatuoj:
- Genro Calyptorhynchus (2 specioj) – nigra-ruĝaj kakatuoj
- Kaliptorinko de Banks, Calyptorhynchus banksii Latham, 1790 (5 subspecioj)
- Kaliptorinko de Latham, Calyptorhynchus lathami Temminck, 1807 (3 subspecioj)
- Genro Zanda – nigra-flavaj kaj nigra-blankaj kakatuoj
- Funebra kakatuo, Zanda funerea Shaw, 1794 (2–3 subspecioj)
- Larĝbeka kakatuo, Zanda latirostris Carnaby, 1948
- Kakatuo de Baudin, Zanda baudinii Lear, 1832
Subfamilio Cacatuinae (Kakatuenoj)
- Tribo Microglossini:
- Genro Probosciger
- Palma kakatuo, Probosciger aterrimus Gmelin, 1788 (4 subspecioj)
- Genro Probosciger
- Tribo Cacatuini:
- Genro Callocephalon
- Fimbria kalocefalo, Callocephalon fimbriatum Grant, 1803
- Genro Eolophus
- Rozbrusta kakatuo, Eolophus roseicapilla Vieillot, 1817 (3 subspecioj)
- Genro Cacatua (11 specioj)
- Subgenro Cacatua – veraj blankaj kakatuoj
- Sulfura kakatuo, Cacatua sulphurea Gmelin, 1788 (4 subspecioj)
- Peruka kakatuo, Cacatua galerita Latham, 1790 (4 subspecioj)
- Okulvitra kakatuo, Cacatua ophthalmica Sclater, 1864
- Blanka kakatuo, Cacatua alba Müller, 1776
- Moluka kakatuo, Cacatua moluccensis Gmelin, 1788
- Subgenro Licmetis – koreloj
- Fajnbeka korelo, Cacatua tenuirostris Kuhl, 1820
- Fosanta korelo, Cacatua pastinator Gould, 1841 (2 subspecioj)
- Sanga korelo, Cacatua sanguinea Gould, 1843 (4 subspecioj)
- Korelo de Goffin, Cacatua goffiniana Roselaar and Michels, 2004[4]
- Korelo de Ducorps, Cacatua ducorpsii Pucheran, 1853
- Sangpuga korelo, Cacatua haematuropygia Müller, 1776
- Subgenro Lophochroa
- Kakatuo de Leadbeater, Lophochroa leadbeateri Vigors, 1831 (2 subspecioj)
- Subgenro Cacatua – veraj blankaj kakatuoj
- Genro Callocephalon
Remove ads
Bildaro
- Ino de ganggang-kakatuo manĝas nigran pipron
- Nimfiko (Nymphicus hollandicus)
- Kakatuo de Leadbeater fluganta en Aŭstralia Bestoĝardeno, Kvinslando, Aŭstralio
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



