Gap (Altaj Alpoj)
komunumo en la departemento Altaj Alpoj de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Gap [gap] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Hautes-Alpes kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi estas la prefektejo de la departemento kaj havas proksimume 38 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas gapençais. En 2002 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gap (stacidomo). |

Remove ads
Geografio
Gap situas ĉe la vojo Napoleono, kiu trapasas la montpasejon Bayard norde de la urbo. Ĝi etendiĝas inter la historiaj provincoj Dauphiné kaj Provence. Gap estas la plej grava urbo de la sudaj Alpoj, kaj estas trafluata de la rivero Luye, meze de la nacia parko Écrins.
La urbo estas ĉirkaŭita de pluraj vintro-stacioj kiel Orcières-Merlette, Superdévoluy, Chaillol kaj Ancelle.
Historio
La unua mencio de tiu loko datiĝas de la jaro 14 a.K., pro la starigo de romia tendaro nomita Vapincum laŭlonge de la "via cottia per alpem", inter Torino en Italio kaj la valo de la Rodano.
Vidindaĵoj
La departementa muzeo (Musée départemental) gastigas la maŭzoleon de François de Bonne (duko de Lesdiguières), skulptitan sur nigra marmoro el Champsaur, fare de Jacob Richier.
Parto de la urbocentro estas ekskluzive dediĉita al piedirantoj : ĝi entenas etaj paseojn kaj belajn terasojn ĉirkaŭ la placo Jean-Marcellin.
Esperanto-movado
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads