Internacia Geografia Asocio

faka asocio de esperantlingvaj geografoj, en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj From Wikipedia, the free encyclopedia

Internacia Geografia Asocio
Remove ads

La titolo Geografia Revuo alidirektigas ĉi tien.


Thumb
Estraro de Internacia Geografia Asocio, Bruselo 1960
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Internacia Geografia Asocio (foje ankaŭ citita kiel "Internacia Geografa Asocio") estis faka asocio de esperantlingvaj geografoj, kiu funkciis precipe dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj kaj havis sian sidejon en Beogrado. Motora kunfondinto estis la ĵurnalisto, etnografo kaj geografo Tibor Sekelj, el aliaj estraranoj menciindas ekzemple W. van der Ley, Alexander William Thomson kaj Marinko Gjivoje. La asocio eldonis bultenon (simple nomata "bulteno de la Internacia Geografia Asocio") por administraj temoj, kaj la eldonaĵon Geografia Revuo por fakaj temoj. Ĉefredaktoro de la Geografia Revuo dum ties ekzisto inter la jaroj 1956 kaj 1964[1] estis Tibor Sekelj, kiu samtempe ĵurnalisme ankaŭ redaktis du pliajn Esperanto-gazetojn kaj kontribuis al multaj pliaj E-gazetoj kaj revuoj.

Dum sia eldontempo inter 1956 ĝis 1964, de «Geografia Revuo» aperis po unu kajero jare, krom en 1959-1960 nek en 1962. La titol-paĝoj de senescepte ĉiuj ses kajeroj estas de Sekelj, nur en n-ro 4 li lasis la lokon de la ĉefartikolo al Aafke Haverman («Aviadile tra Afriko») kaj metis sian «Kun la Ajnoj de Hokajdo» kajeromezen. Rigardata kiel tuto, «Geografia Revuo» estas kvazaŭ persona periodaĵo de Sekelj kun kelkaj aldonoj de amikoj.[2]

Remove ads

Eltiraĵoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads