Georg Heinrich Macheleid
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Georg Heinrich MACHELEID (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1723 en Cursdorf, mortinta la 7-an de marto 1801 en Schwarzburg) estis germana entreprenisto. Li taksatas unu el la postinventistoj de porcelano kaj fondis la firmaon Aelteste Volkstedter Porzellanmanufaktur en Rudolstadt-Volkstedt.

Remove ads
Vivo

Estante filo de ĉarpentisto pasigis la junulajn jarojn en la Turingia Arbaro. Li studis teologion en Jena sed montris baldaŭ pli da intereso pri natursciencoj. Post finstudo li deĵoris kelkajn jarojn predikiste. Sed en 1755 li retiriĝis el la animzorgado kaj dediĉis sin tute al la laboroj de la kaŝesplorantaj porcelanistoj Ehrenfried Walther von Tschirnhaus kaj Johann Friedrich Böttger. Per laŭplanaj eksperimentoj kun diversaj teroj li mem finfine en 1757 sukcesis eltrovi metodojn pri la farado de porcelanaĵoj. La unuaj provoj de li okazis ĉe Mankenbachsmühle.
Post kiam la duko de Schwarzburg-Rudolstadt Johano Frederiko cedis al li la privilegion je porcelanaĵproduktado li fondis en 1760 en Sitzendorf manufakturon kiu translokigitis jam en 1762 al Volkstedt. Macheleid mem malekestradis firmae en 1764 ricevonte pension fare de la duko. Li konstruis por si dometon ĉe Trippstein supre de Schwarza en alteco de 504 metroj kiu poste iĝis konatega belvidejo kaj ekskursocelo[1]. Lernejo en Sitzendorf portis nomon lian, kiu fermitis en julio 2012[2].
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Ekstera ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads