Sitzendorf (Turingio)
komunumo en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sitzendorf [ZIcndorf] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal. Fine de la jaro 2024 la komunumo havis 720 loĝantojn.
Remove ads
Historio
En la 19.11.1370 la loko ĝuis la unuan mencion kiel Syczedorff en heredaĵdividdokumento. La nomo verŝajne reiras al grafo nome Sizzo el la dinastio de la Kvernburg-senjoroj. Li vivis en la 11-a jarcento kaj konsideratas prapatro de la dinastio de la Schwarzburg-oj. Inter 1370 ĝis hodiaŭ la skribversioj loknomaj nur ete ŝanĝiĝis (Syczedorff, 1465 Sictzendorff, 1740 Sizzendorf kaj ekde ĉ. 1850 Sitzendorf).
Plej grava metio estis la jam mezepoke floranta ekspluatado de ercoj; krome salpetro kaj peĉo prilaboritis. Ankaŭ fandejoj estis tie multaj. Inter 1727 kaj 1826 ekzistis krome industrio pri kobalto. En 1760 Georg Heinrich Macheleid sukcesis reinventi (post Böttger) porcelanon. Porcelanaĵfaro tamen nur ekgravis post manufakturfondo en 1850. Je la dua duono de la 19-a jarcento komenciĝis turismo kion antaŭenigis memkompreneble ankaŭ la konstruo de Schwarzatal-fervojo. Konatega belvidejo estis kaj estas Trippstein proksime de Sitzendorf kaj Bismarck-turo en Sitzendorf mem. Ĝis 1918 apartenis Sitzendorf al la administradujo Schwarzburg-Rudolstädter Oberherrschaft ene de la Princujo Schwarzburg-Rudolstadt.
Dum la Dua mondmilito laboris punlaboristoj kaj kaptitoj en Italujo kaj Franclando en Sitzendorf, ekz. sur laborejo de Leuna-Werke, en porcelanaĵfabrikoj, agrikulture, en la vitrofabriko Albert Erhardt, en la ĝardenentrepreno Hermann Heunemann kaj dum konstruo de Marineheims-domo. Tombejo de pola punlaboristo memorigas onin pri tio.[1]
Dum GDR floris ankaŭ la farado de diversaj iloj. Estis en Sitzendorf tiam ankaŭ ŝatata feria hejmo en formo de tendara urbeto.[2]
Remove ads
Vidindaĵoj
Trafiko
Sitzendorf havas stacidomon ĉe Schwarzatalbahn.
Elstaruloj rilataj al Sitzendorf
- Siegfried Schenke (* 1943), malpezatletikisto
- Georg Heinrich Macheleid (1723–1801), porcelanpioniro
- Waldemar Schütz, altsaltisto
ĉefa vojo la loka kirko vojo al la komunuma monto Ziegenberg urogalo renkontata sur la komunuma monto Quittelsberg historia vapormaŝino "nostalgio kaj nuntempo": pasinteca kaj nuna lokomotivoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads