Gerardus Mercator

flandra geografo From Wikipedia, the free encyclopedia

Gerardus Mercator
Remove ads

Gerardus MERCATOR (Rupelmundanus) (prononcu: [merKA:tor]) (nederlanda nomo: Gerard DE KREMER, germane Gerhard MERCATOR, esperante Gerardo Merkator) (naskiĝis la 5-an de marto 1512, mortis la 2-an de decembro 1594) estis Flandra kartografo, kiu jam dum sia vivo estis konsiderata kiel la 'Ptolemeo de la tiama epoko'.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Lia kromnomo Rupelmundanus devenas de lia naskiĝloko Rupelmonde. Li mortis en la germana urbo Duisburg. Honore al li la universitato de Duisburg estas nomata Gerhard-Mercator-Universitato.

Thumb
Merkatora monumento en la naskiĝloko Rupelmonde
Remove ads

Merkatora projekcio

Thumb
Merkatora projekcio de la tero

Li restas konata pro la sistemo "merkatora projekcio", per kiu li sukcesis bildigi (projekcii) la sferan surfacon de tero sur plata surfaco de mapo. Ĝi bazitas 1-e sur orta alĵeto de la sursferaj detaloj kvazaŭ sur cilindron ĉirkaŭantan ĝin, kaj 2-e por ne misformigi la kontinentojn, li pligrandigis ilin vertikaldirekte je la sama kvanto, laŭ kiu ili estas horizontale pligrandigitaj pro la orta elĵeto. Tiel ju pli la landoj estas altlatitudaj, des pli ili aperas trograndaj sur la mapo; sed tio havas la avantaĝon konservi iliajn formojn. La ĉi-apuda ekzemplo montras la ekstreman pligrandigon de Antarkto kaj Gronlando:

Video de la jutuba kanalo Scivolemo pri la merkatora projekcio
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads