Giovanni Schiaparelli

itala astronomo From Wikipedia, the free encyclopedia

Giovanni Schiaparelli
Remove ads

Giovanni Virginio SCHIAPARELLI (naskiĝis la 14-an de marto 1835 en Savigliano, mortis la 4-an de julio 1910 en Milano) estis itala astronomo, politikisto kaj historiisto pri sciencoj. Li estis onklo de la altmodistino Elsa Schiaparelli.

Remove ads

Vivo

Li studis en la universitato de Torino kaj en la observatorio de Berlino, sub la estrado de Johann Franz Encke. Inter 1859 kaj 1860, li laboris en la observatorio Pulkovo (apud Sankt-Peterburgo), sub la estrado de Otto Wilhelm von Struve kaj dum 40 jaroj en la observatorio de Brero en Milano.

Li estis senatano de la Itala reĝlando, kaj ano de la Akademio de la Linkoj kaj de la Akademio de la Sciencoj de Torino kaj de la Reĝa instituto de Lombardujo. Li fariĝis eksterlanda ano de la Reĝa Societo de Londono la 29-an de novembro 1896.

Remove ads

Malkovroj

Thumb
La marsa mapo de Giovanni Schiaparelli

Li observis la sunsistemajn objektojn kaj ĉefe Marson, kies « marojn » kaj « kontinentojn » li nomis dum la opozicio de 1887. Li kredis esti observinta liniojn, kiujn li nomis "canali" (brako de maro), tio kion oni mistradukis per "kanalo" ; tio, kiu implicus konstruaĵon far de pensentaj estaĵoj. Necesis atendi la superflugon de Marso far de kosmosondiloj por konstati ke, krom tute naturaj kanjonoj, ekzistas nenio kiu similus artefaritajn kanalojn.

Li studis la duopajn stelojn malkovris la asteroidon 69 Hesperion kaj trovis rilaton inter la meteorfluoj kaj la kometoj ; li montris interalie ke la metoroida fluo de leonidoj kongruas kun la orbito de la kometo Tempel-Tuttle.

Remove ads

Honoroj

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads