Gopher

videoludo (1982) From Wikipedia, the free encyclopedia

Gopher
Remove ads

Gopher (esperante Talpo) estas videoludo por Atari 2600 verkita de Sylvia Day kaj eldonita de U.S. Games en 1982. La ludanto kontrolas farmiston kun ŝovelilo kiu protektas tri karotojn kontraŭ talpo.

Rapidaj faktoj Disvolvo, Eldoninto ...
Remove ads

Ludomaniero

Thumb
Talpo trafosis ĝis la surfaco kaj pretas manĝi unu el la karotoj de la farmisto.

La talpo fosas maldekstren kaj dekstren kaj supren al la surfaco. Kiam ĝi malfermas truon al la surfaco, ĝi provas ŝteli karoton. La farmisto devas bati la talpon por forpeli ĝin subteren aŭ plenigi la truojn por malebligi ĝian aliron al la surfaco. Se la talpo sukcesis manĝi unu el la tri karotoj, pelikano foje flugas super la kampo kaj faligas semon, kiun la farmisto povas kapti kaj planti por anstataŭigi la mankantan karoton. Ju pli longe daŭras la ludo, des pli rapide moviĝas la talpo. La ludo finiĝas kiam ĉiuj tri karotoj estas forprenitaj de la talpo. La ludo enhavas du malfacilecnivelojn kaj eblas ludi unu- aŭ duludante, por entute kvar variantoj de la ludo[2].

Remove ads

Influo

Neoficiala versio estis eldonita de Zellers en Kanado sub la titolo Farmer Dan. Ĝi uzas la kovrilarton de Plaque Attack fare de Activision[3].

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading content...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads