Gotha

urbo en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Gotha
Remove ads

Gotha [go:ta], esperantigite ankaŭ Gotao, estas urbo en la germana federacia lando Turingio, Germanujo. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 46400 loĝantojn.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Faktoj

  • Situo: 50°57' NO, 10°41' OR
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Historio

Unue menciita estis Gotha en 775 sub la nomo villa Gotaha. Tiam Karolo la 1-a donacis la lokon al la Abatejo Hersfeld. Inter 1180 kaj 1190 ĝi fariĝis urbo.

En la 15-a kaj la 16-a jarcento la loĝantoj komercadis ĉefe per greno, produktoj arbaraj kaj izatido.

Ekde 1572 la urbo apartenis al la Duklando Saksio-Koburgo, dum 1640-1918 tie ĉi rezidis la dukoj de Saksio-Gotha. Gotha famiĝis dum jarcentoj pro sia lernejo Gymnasium illustre. En 1798 okazis en Gotao la Unua astronoma kongreso eŭropa. Fama estas ankaŭ la multo da imponaj vilaoj, ekz. de Vilao Kuhnreuter.

Ĉe la krepusko de Turniĝo en aŭtuno 1989 gravis kiel okazigejo de rondaj tabloj kaj civitanaj formumoj la protestantisma Preĝejo Repaciĝo.

Remove ads

Historio industria

En 1767 malfermiĝis la fabrikoj de porcelanaĵoj. En 1785 Justus Perthes fondis eldonejon geografian, kiu baldaŭ ekfamiĝis, kaj en kiu aperis fine de 1879 ankaŭ la mondkonata romano Heidi de la svisa verkistino Johanna Spyri. Finiĝas en Gotao la arkitektura majstroverko Leinakanalo.

Geografio

Sudokcidente de la urbo troviĝas la montaro Boxberg kiu servas kiel ripozumaero. En la 1920-aj jaroj estiĝis en la sudo de Gotao la belega ĝardenurbo Am schmalen Rain kiu eĉ hodiaŭ urboplanade kaj -evoluige gravas.

Politikaĵoj

  • En 1875 unuiĝis - post la akcepto de la t.n. Programo de Gotha - en la gastejo Tivoli maldekstraj partioj de Bebel/Liebknecht kaj de Lasalle.
  • En 1917 fondiĝis tie ĉi la Sendependa Socialdemokrata Partio de Germanio (Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands - USPD).
  • La 7-an de aprilo 1946 unuiĝis en Gotha la landaj organizoj de la Komunista Partio de Germanio kaj de la SPD kaj nome ŝanĝiĝis en Socialistan Unuecan Partion de Germanio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands. Ĉeestis kaj Wilhelm Pieck kaj Otto Grotewohl.
Remove ads

Vidindaĵoj

Religiaj

Kasteloj kaj similaĵoj

Aliaj

Remove ads

Servoj

Gravuloj rilataj al la urbo

Remove ads

Gotha kaj Esperanto

En la 1909-a jaro okazis en Gotha la 4-a Germana Esperanto-Kongreso. Kable aŭdeblis en Gotha inter 2012 kaj 2021 Turingio Internacia, la ĉiumonata Esperanto-radielsendo de Radio FREI.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads