Martin

urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia

Martinmap
Remove ads

Martin (ĝis la jaro 1950 Turčiansky Svätý Martin), hungare Turócszentmárton [turocsentmArton], germane Turz-Sankt Martin kaj latine Sanctus Martinus / Martinopolis) estas distrikta urbo kun 60 000 loĝantoj situanta en regiono Žilina en distrikto Martin en nordokcidento de Slovakio.

Thumb
Precipa placo de Martin
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo en Slovakio. Por la persona nomo vidu Marteno.
Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Remove ads

Historio

La unua skriba mencio devenis el 1264. La urbonomo devenis el la departemento kaj patrono de la preĝejo. Ĝi urbiĝis en 1340. La husanoj forbruligis ĝin en 1433, sed la urbo evoluis kaj en 1489 akiris ankaŭ rajtojn de kampurbo. En 1861 okazis granda kunveno de slovakoj, kie ili postulis aŭtonomion. Tie funkciis kultura asocio Matica slovenska inter 1863-1875 kaj post 1918. En 1888 meblofabriko, en 1893 bierofabriko ekfunkciis. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Poprád-Liptószentmiklós-Turócszentmárton-Zsolna-Nagyszombat-Pozsony-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 4113 da homoj (2720 slovakoj, 934 hungaroj, 392 germanoj). La urbo estis longe distriktejo de Turóc. En 1918 oni proklamis union al Ĉeĥio. En 2002 en la urbo la slovakoj havis 95%.

Thumb
Centro de Martin
Thumb
Martin, orienta vido de sur Martinské hole
Remove ads

Vidindaĵoj

Famuloj

Ĝemelurboj

Esperanto

En Martin okazis de la 24-a ĝis 27-a de majo 2007 kongreso de SKEF[1] kaj de la 12-a ĝis 20-a de julio 2013 Somera Esperanto-Studado kun partopreno de 230 personoj el 27 landoj.

En Martin loĝas la redaktoro de la revuo Juna Amiko de ILEI, Stano Marček kaj tie funkciis la Slovaka Esperanto-Instituto.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads