Gottfried August Homilius

From Wikipedia, the free encyclopedia

Gottfried August Homilius
Remove ads

Gottfried August Homilius (naskiĝinta la 2-an de februaro 1714 en Rosenthal; mortinta la 2-an de junio 1785[1] en Dresdeno) estis germana komponisto, kantoro kaj orgenisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Thumb
Memortabulo ĉe la naskiĝdomo de G.A. Homilius
Remove ads

Vivo

Post vizito de la gimnazio Annenschule en Dresdeno Homilius studis juron en Lepsiko. Jam tie li aktivis muzike kaj anstataŭis pretertempe la orgeniston de la Preĝejo Sankta Nikolao, Johann Schneider. Li supozeble apartenis al la rekta lernantaro de Johann Sebastian Bach. Ekde 1742 Homilius estis orgenisto ĉe la Dresdner Frauenkirche kaj ekde 1755 posteante Teodoron Kristianon Reinhold ĝis sia morto kantoro kaj muzikestro ĉe la tri ĉefaj preĝejoj de Dresdeno; ĉefa laborejo de Homilius estis la dresdena Frauenkirche, post kiam la Kreuzkirche en 1760 estis ruinigita per prusajn trupoj kaj sia novkonstruaĵo nur en 1792 povis esti konsekrata. Homilius mortis en 1785 je Dresdeno kaj estis entombigita sur la unua Johano-Tombejo. Lia tombo ne konserviĝis.

Remove ads

Verkaro kaj graveco

Homilius komponis plejparte eklezian muzikon: pli ol 10 pasionojn (unu en 1775 presita ĉe Breitkopf & Härtel en Lepsiko titole „Ein Lämlein geht und trägt die Schuld“), po unu oratorion kristnaskan (1777) kaj paskan, pli ol 60 motetojn, 180 kantatojn, 4 magnifikatojn, ĥoralojn, preludojn kaj ĥoralpreludojn.[2] Krom tio li postlasis kelkajn „ kantaĵojn por framasonoj“ kaj lernolibron pri ciferigita baso. En la jaro 1776 oni diris pri Homilius, ke li estas la „nun ja evidente plej bona eklezia komponisto“. Post lia morto Ernst Ludwig Gerber sin eĉ altigis al la opinio, Homilius estas „sen kontraŭdiro nia plej granda eklezia komponisto“.[3]

La kantkomponaĵoj de Homilius estis treege popularaj ĝis en la 19-a jarcento. Granda nombro de ĝis nun konserviĝintaj kopiaĵoj atestas la disvastiĝon de liaj verkoj. Kadre de la remalkovro de Homilius dum la lastaj jaroj oni publikigis multajn unuajn sonregistraĵojn de la supozebla Bach-lernanto kaj kantoro.

Remove ads

Literaturo

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads