Goja-premio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Goja-premio
Remove ads

La Goja-premioj (hispane Premios Goya) estas la precipaj premioj pri kino en Hispanio.

Rapidaj faktoj premiaro • kina premio, Nomita laŭ ...

Ilin atribuas la Akademio de Artoj kaj Sciencoj Kinaj de Hispanio (Academia de las Artes y las Ciencias Cinematográficas de España) kaj estis unuafoje organizitaj en la jaro 1987 en la 16-a de marto, en el teatrejo Lope de Vega en Madrido. Ekzistas nun 28 kategorioj, plus unu honora aljuĝita al homo pro ties tuta kariero.

La nomo devenas de la pentristo Francisco de Goya, kaj la premio estas bronza statuo kun la formo de ties kapo. La nuna statuo, ekde la dua okazo en 1988, estas de la skulptisto José Luis Fernández[1] sed la unua estis de Miguel Ortiz Berrocal[2] kaj similiĝis al la nuna kun klasika kamerao supre[3].

Remove ads

Listo de la premiaj kategorioj

Tiel estis la premioj dum la 27-a ceremonio en 2013[4]. Tamen en historio de la okazo ne ĉiam estis same tiel. Ekde 1987 aperis novajn premiojn kiel ekzemple la premio pri la Plejbona produktora estraro aŭ pri la Plejbona animacia filmo kiu estis aldonita ekde 1990 sed malaperis poste kaj tiam revenis ripetiĝante. Aliaj premioj preciziĝis kiel la premio pri la Plejbona scenaro kiu duobliĝas en 1989 diferencigante originalajn kaj laŭigajn scenarojn. Ankaŭ titoloj riĉigas, tiel estis por la premio pri la muziko kiu devenis la rekompecon pro la Plejbona originala muziko (1988). En 1989, aldonis la hararanĝon al la premio pri la ŝminko. La sekvanta jaro, kreis premion por helpi la novajn reĝisorojn kiel la novaj aktoroj havas iun ekde la malfino...

Ekzistas ankaŭ honora premio al homo pro ties tuta kariero. Tiu estas anoncita antaŭe, kaj dum la prezentado oni faras specialan omaĝon al tiu persono.

  • Plejbona filmo (Mejor película)
  • Plejbona nova reĝisoro (Mejor dirección novel)
  • Plejbona scenaro originala (Mejor guion original)
  • Plejbona scenaro laŭiga (Mejor guion adaptado)
  • Plejbona originala muziko (Mejor música original)
  • Plejbona originala kanto (Mejor canción original)
  • Plejbona vira aktoro (Mejor interpretación masculina protagonista)
  • Plejbona aktorino (Mejor interpretación femenina protagonista)
  • Plejbona neĉefa vira aktoro (Mejor interpretación masculina de reparto)
  • Plejbona neĉefa aktorino (Mejor interpretación femenina de reparto)
  • Plejbona sensacia nova viraktoro (Mejor actor revelación)
  • Plejbona sensavia nova aktorino (Mejor actriz revelación)
  • Plejbona bildigo (Mejor fotografía)
  • Plejbona artreĝisorado (Mejor dirección artística)
  • Plejbona kostumdezajno (Mejor diseño de vestuario)
  • Plejbona ŝminko kaj hararanĝo (Mejor maquillaje y/o peluquería)
  • Plejbona sono (Mejor sonido)
  • Plejbona specialaj efektoj (Mejores efectos especiales)
  • Plejbona iberamerika filmo (Mejor película iberoamericana)
  • Plejbona eŭropa filmo (Mejor película europea)
  • Plejbona dokumenta mallongfilmo (Mejor cortometraje documental)
  • Plejbona fikcia mallongfilmo (Mejor cortometraje de ficción)
  • Plejbona animacia mallongfilmo (Mejor cortometraje de animación)
Thumb
Kolektiva foto de la premio en la jaro 2018, kun ĉefaj premiitoj
Remove ads

La Premiitoj

Premioj al la plej bonkvalita filmo

Jen la listo de la plej bonkvalitaj filmoj premiitaj en ĉiu jaro. La jaro de la listo celas la daton de la ceremonio de la premio, do normale la filmo estis finita en la tuj antaŭa jaro. Apude, la reĝisoro:

  • 2010 Celda 211 - Daniel Monzón
  • 2021 Las niñas - Pilar Palomero

Premioj al la plej bona animacia filmo

Jen la listo de premioj al la plej bona animacia filmo. La jaro estas tiu de la produktado (do, la premio estis aljuĝita la sekvan jaron). Apude la reĝisoro:

  • 1989 Los cuatro músicos de Bremen - Palomo Cruz Delgado
  • 1994 El regreso del viento del norte - Maite Ruiz de Austri
  • 1997 Megasónicos - Javier González de la Fuente, José Martínez Montero
  • 1998 ¡Qué vecinos tan animales! - Maite Ruiz de Austri
  • 1999 Goomer - José Luis Feito, Carlos Varela
  • 2000 La isla del cangrejo - Ángel Muñoz, Txabi Basterretxea
  • 2001 El bosque animado - Manolo Gómez, Ángel de la Cruz
  • 2003 El Cid, la leyenda - José Pozo
  • 2004 P3K.Pinocho 3000 - Daniel Robichaud
  • 2005 El sueño de una noche de San Juan - Ángel de la Cruz, Manolo Gómez
  • 2007 Nocturna, una aventura mágica - Víctor Maldonado, Adrià García
  • 2008 El lince perdido - Manuel Sicilia, Raúl García
  • 2009 Planet 51 - Jorge Blanco, Javier Abad, Marcos Martínez
  • 2011 Arrugas - Ignacio Ferreras
  • 2012 Las aventuras de Tadeo Jones - Enrique Gato
  • 2013 Metegol / Futbolín - Juan José Campanella
  • 2014 Mortadelo y Filemón contra Jimmy el Cachondo - Javier Fesser
  • 2015 Atrapa la bandera - Enrique Gato
  • 2016 Psiconautas, los niños olvidados - Alberto Vázquez, Pedro Rivero
  • 2017 Tadeo Jones 2. El secreto del Rey Midas - Enrique Gato, David Alonso
  • 2018 Un día más con vida - Raúl de la Fuente, Damian Nenow
  • 2019 Buñuel en el laberinto de las tortugas - Salvador Simó
  • 2020 La gallina Turuleca - Eduardo Gondell kaj Víctor Monigote
  • 2021 Valentina - Chelo Loureiro
  • 2022 Unicorn Wars - Alberto Vázquez
  • 2023 Robot Dreams - Pablo Berger
Remove ads

Geaktoroj premiitaj kaj Honora Premio

Jen tabelo kun la premioj al plej bonaj aktoroj (viraj kaj inaj; ĉefrolaj, neĉefrolaj kaj novulaj), kaj kun la Honora Premio de ĉiu jaro. Inter krampoj, la titolo de la filmo pro kiu persono estis premiita. Se aperas numero, temas pri la fojo kiun la koncerna aŭtoro ĝin ricevis.

Pliaj informoj Eldono kaj jaro, Vira aktoro ...
Remove ads

Plej multe premiitaj

Filmoj kun plej multe da premioj

Filmoj kun kvin ĉefaj premioj

Tri filmoj atingis en la sama jaro la premiojn al: plej bona filmo, reĝisoro, scenaro, vira aktoto kaj ina aktoro:

  • ¡Ay, Carmela! (1990): filmo, reĝisoro (Carlos Saura), adaptita scenaro (Rafael Azcona i Carlos Saura) kaj aktoroj (Andrés Pajares, Carmen Maura).
  • Te doy mis ojos (2003): filmo, reĝisoro (Icíar Bollaín), originala scenaro (Icíar Bollaín) kaj aktoroj (Luis Tosar, Laia Marull).
  • Mar adentro (2004): filmo, reĝisoro (Alejandro Amenábar), originala scenaro (Alejandro Amenábar kaj Mateo Gil) kaj aktoroj (Javier Bardem, Lola Dueñas).

Reĝisoroj

Viraj aktoroj

Inaj aktoroj

Remove ads

Vidu ankaŭ

Similaj premioj

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads