Volver

hispana filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar From Wikipedia, the free encyclopedia

Volver
Remove ads

Volver (Reveni) estas la titolo de hispana filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj premierita en Hispanio en 2006. Ĉefaj aktorinoj estis Penélope Cruz, Carmen Maura, Lola Dueñas, Blanca Portillo, Yohana Cobo kaj Chus Lampreave.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...

La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn, inter kiuj kvar Premioj de la Eŭropa Kino kaj kvin Goya-premioj. Penélope Cruz estis kandidato al Oskar-premio al la plej bona aktorino.

Remove ads

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la historion de tri generacioj de virinoj kiuj suferas la efikojn de la rura etoso de Manĉo, la frenezo, la superstiĉo kaj eĉ la morto pere de bonkoreco, mensogo kaj vivemo. Ili estas Raimunda (Penélope Cruz), edzino de sendunga laboristo kun adoleska filino (Yohana Cobo); Sole (Lola Dueñas), ŝia fratino, harfrizistino, kaj ilia patrino (Carmen Maura), mortinta en incendio, kun sia edzo. Tiu rolulo el la morto reaperas unue al sia fratino (Chus Lampreave) kaj poste al Sole, kvankam fakte ŝi havis ankoraŭ solvotajn aferojn kun Raimunda kaj kun sia loka najbarino, Agustina (Blanca Portillo). Tiuj fantomaj aperoj ne enkadriĝas en la kutimaj terorfilmoj, sed tute male, en amuzaj komediaj scenoj.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Remove ads

Geaktoraro kaj roluloj

  • Penélope Cruz kiel Raimunda.
  • Carmen Maura - Irene, la fantoma avino
  • Lola Dueñas - Sole
  • Blanca Portillo - Agustina.
  • Yohana Cobo - Paula
  • Chus Lampreave kiel onklino Paula.
  • Antonio de la Torre - Paco
  • Carlos Blanco - Emilio
  • María Isabel Díaz Lago - Regina
  • Neus Sanz - Inés
  • Leandro Rivera - Helpa produktoristo
  • Pepa Aniorte - Najbarino
  • Yolanda Ramos - Televida prezentistino
  • Elvira Cuadrupani - Najbarino
  • María Alfonsa Rosso - Najbarino
  • Fanny de Castro - Najbarino
  • Eli Iranzo - Najbarino
  • Magdalena Brotto - Najbarino
  • Isabel Ayúcar - Najbarino
  • Concha Galán - Najbarino
  • Mari Franç Torres - Najbarino
  • Natalia Roig - Najbarino
Remove ads

Analizo

Tiu filmo estis omaĝo al la naskoloko de la reĝisoro en Manĉo kaj precize al la virinoj, kaj al iliaj roloj en la familioj. Alia ingredienco estas kritiko kaj parodio de la televidaj programoj.

La tango de Carlos Gardel nome «Volver», kun vortumado de Alfredo Le Pera, estas konvertita en flamenka peco kaj oni kantas ĝin en la filmo per la voĉo de Estrella Morente, dum Penélope Cruz fara lipan sinkronion. Tiu sama kanto aperas en la disko "Mujeres" (Virinoj, 2006) de Morente.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads