Grafikaĵo

por funkcio f: X→Y, la subaro {(x,f(x)): x ∈ X} de X×Y From Wikipedia, the free encyclopedia

Grafikaĵo
Remove ads

Grafikaĵo de funkcio f(x) estas aro da punktoj kun koordinatoj (x,f(x)). Ĝi estas uzata por bildigi funkcion.

Por verticoj kunigitaj de eĝoj, vidu la paĝon grafeo.
Thumb
Grafikaĵo de la reela identa funkcio

Ekzemple la grafikaĵo de la reela kuba polinomo estas la aro {(x,x3-9x) : x estas reela nombro}. Kiam oni desegnas tiun aron en la kartezia ebeno, rezultas jena funkcibildo:

Thumb

La koncepto de grafikaĵo de funkcio estas speciala kazo de la koncepto de grafikaĵo de rilato.

En la aro-teorio oni difinas funkciojn kaj rilatojn pere de ties grafikaĵoj. Pro la graveco de la aro-teorio en matematiko, tiu difino nun estas uzata tre vaste. Kiam oni uzas tiun difinon, la funkcio aŭ rilato kaj ĝia grafikaĵo estas la samo. Pro tio oni ne vere plu bezonas apartan koncepton de grafikaĵo, kaj tial kelkaj homoj uzas la vorton grafikaĵo nur por nomi la diagramon, kiu reprezentas funkcion aŭ rilaton.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads