Granda Ursa Lago

From Wikipedia, the free encyclopedia

Granda Ursa Lago
Remove ads

La Granda Ursa Lago (angle Great Bear Lake, france Grand lac de l'Ours, slavie: Sahtu) estas la plej granda lago de Kanado, la kvare plej granda lago de Nordameriko, kaj la oke plej lago de la mondo.[1] La lago situas sur la Arkta Cirklo inter 65 kaj 67 gradoj de norda latitudo kaj inter 118 kaj 123 gradoj de okcidenta longitudo.

Rapidaj faktoj lago, Datenoj ...

La lagakvo elfluas tra la rivero Granda Urso (Sahtu De) en la riveron Makenzio. La solaj komunumoj laŭborde de la lago estas Deline ĉe la sudokcidenta finaĵo kaj Echo Bay (NOT) ĉe la nordorienta flanko.

La denea sahtua nacio nomas sin laŭ la lago.

Remove ads

Prahistorio

La Granda Ursa Lago kuŝas inter du gravaj fiziografiaj regionoj: la Kazana Altebenaĵo, parto de la Laŭrenca tabulo, kaj la Enlanda prerio. Laŭorigine ĝi estis parto de antaŭglaĉera valaro kiun reformigis la eroziaj efikoj de glaĉermoviĝo dum la plejstoceno. Depost tiam la la lago spertis diversajn ŝanĝoj rezultantaj de tera resaltiĝo post la degelado de la glaĉeroj.`

Antaŭkambriaj rokoj de la Laŭrenca tabulo konsistigas la orientan randon de la Brako McTavish. Ĉi tiuj antaŭkambriaj rokoj siavice konsistas el sedimentaj kaj metamorfaj deponaĵoj kun aldonaj igneaj entrudaĵoj formantaj digojn kaj sojlojn.

Remove ads

Klimato

Inter 1950 kaj 1974 oni kolektis la sekvajn klimatdatumojn ĉe Port Radium:

Pliaj informoj Monato, Temperaturo ( °C) ...
Remove ads

Vidu ankaŭ

Piednotoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads