Gravitaj ondoj
ondo de gravita kampo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Gravitaj ondoj, ankaŭ pezfortaj ondoj, estas vibradoj de la spactempo. Ili disvastiĝas ondece je lumrapideco. Kontraste al lumo aŭ aliaj elektromagnetaj ondoj ili ne agas al elektraj ŝargoj, sed nur al masoj, etendante kaj maletendante la distancojn inter ili. La gravitaj ondoj originas de akcelataj masoj, simile kiel akcelataj elektraj ŝargoj elsendas elektromagnetajn ondojn.

Unue ilin prognozis Albert Einstein en 1916[1][2] surbaze de sia teorio de ĝenerala relativeco[3][4]. Gravitaj ondoj transportas energion kiel "gravitan radiadon". La ekzisto de gravitaj ondoj estas ebla sekvo de la Lorentz-nevariado de ĝenerala relativeco, ĉar ĝi kuntrenas la koncepton de limigita rapideco de dismoviĝo de fizikaj interagoj. Kontraste, gravitaj ondoj ne povas ekzisti en la neŭtona teorio de gravito, kiu postulas ke fizikaj interagoj sin disvastigu je infinita rapideco.
Remove ads
Elserĉado

Antaŭ la rekta detektado de gravitaj ondoj, troviĝis nerektaj atestoj pri ilia ekzisto. Ekzemple, mezurado de la duopa neŭtronstelo Hulse-Taylor sugestis, ke gravitaj ondoj estas pli ol nur hipoteza koncepto. Eblaj fontoj de detekteblaj gravitaj ondoj inkluzivas duopajn stelsistemojn konsistantajn el blankaj nanoj, neŭtronaj steloj, kaj nigraj truoj. Diversaj detektiloj por observi gravitajn ondojn estas konstruataj aŭ eĉ funkcias, kiel ekzemple la Altgrada LIGO, kiu ekobservis en septembro 2015.[5]
Remove ads
Konkreta observiĝo
Malgraŭ jardekoj da provoj, gravitaj ondoj estis malkovrataj nur en 2016 (Nobel Premio 2017), ĉar ili estas treege malfortaj. En la 11-a de februaro 2016, la eksperimentantaro de LIGO anoncis, ke ĝi rekte observis gravitajn ondojn el kunfandiĝanta paro de nigraj truoj.[6][7][8].
Eksteraj ligiloj
- Frank van Hertrooij, Gravitaj ondoj tremigis la mondon, Nobel-premio por fiziko 2017, scienca blogo Scivolemo, la 11-a de oktobro 2017.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads