Grengiols
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Grengiols estas svisa komunumo de la Distrikto Orienta Rarono en Alta Valezo, tio estas la germanlingva parto de Kantono Valezo. La 31-an de decembro 2009 la komunumo havis 481 loĝantojn.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grengiols (stacidomo). |
Remove ads
Geografio
La komunumo Grengiols troviĝas en aerdistanco proksimume 156 km oriente de Ĝenevo kaj 120 km sude de Zuriko. Ĝi situas en la supra valo de rivero Rodano. Sur la komunuma teritorio alfluas la rivero Binba al Rodano. La komunuma teritorio etendiĝas en sudo ĝis la alpa montĉeno markanta la Italan landlimon, kaj kulminas sur la monto "Helsenhorn" sur alteco de 3274 m s.m..
Najbaraj komunumoj
La najbaraj komunumoj estas norde: Betten kaj Martisberg; nord-oriente: Lax kaj Ernen; oriente: Binn; sude: Baceno kaj Varzo ambaŭ en itala Piemonto; sud-okcidente Ried-Brig kaj Termen; okcidente: Bister kaj Mörel-Filet.
Apartaĵoj
Grengiols estas konata pro specio de tulipo (Tulipa grengiolensis); kiu kreskas nur en tiu komunumo.
Folkloro
Pro la mallarĝeco de la valo, la urbo ne vidas la sunon dum pli da unu monato en la jara fino. De 1998 la loĝantoj festas ĉiun trian jaron, en novembro, "Sunnetreelleta". Oni rulas radon kun diametro de tri metroj, kiu simbolas la sunon.
Historio
La unua dokumenta mencio de Grengiols datiĝas el la jaro 1052 kiel Graneirolis. La komunumo forburliĝis preskaŭ komplete en la jaro 1799, kiam la aŭstria armeo retiriĝis. [1]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

