Guelmim

From Wikipedia, the free encyclopedia

Guelmim
Remove ads

Guelmim, arabe كلميم‎, (antaŭe GoulimineGuelmin) estas grandurbo en Maroko. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco de Guelmim kaj ĉefurbo de la regiono Guelmim-Kaap. La urbo estas konata, kiel Enirejo al la dezerto.

Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
Palaco en Guelmim

Geografio

Guelmim situas jam pli supre, ol la marborda ebenaĵo en sudokcidenta sekcio de la lando. Atlantika Oceano etendiĝas 30, Tiznit 110, Agadir 200 km.

Historio

La urbo estis iam karavana centro laŭ la vojo al Timbuktuo. Hodiaŭ ĝi estas grava loko de komerco. La merkato pri kameloj estas la plej granda en Maroko. En oazoj de la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas pri palmoj. La proksima marbordo jam estas konata banloko.

Ĝemelurboj

Klimato

En Guelmim la klimato estas seka kaj arida, kie la averaĝa temperaturo varias inter 12 °C en vintro kaj 30 °C en somero, sed ĝi povas facile fali sub 5 C aŭ superi 40 °C. La averaĝa jara pluvokvanto atingas 217 mm.

Trafiko

Guelmim havas tre malgrandan flughavenon. El la urbo kuras 4 ĉefvojoj al diversaj direktoj.

Fontoj

  • Angla kaj franca Vikipedioj
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads