Gyula

Hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia

Gyula
Remove ads

Gyula [djula], (rumane Giula, germane Deutsch-Jula) estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés kies iama departementejo estis, en Distrikto Gyula, kies centro ĝi estas.

Thumb
Kastelo de Almássy en Gyula
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra flanko de Blanka Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kisjenő, laŭ fervojo Békéscsaba-Püspökladány.

Historio

La unua mencio devenis el 1214. la komunumo iĝis departementejo ekde la 15-a jarcento, kampurbo ekde 1419. Forta brika fortikaĵo konstruiĝis en 1405. La turkoj okupis ĝin en 1566 post vana sieĝo per sukcesa malsatigo. Same tiel okazis la reokupado en 1695, poste germanoj kaj slovakoj alvenis. Inter 1715-1949 la urbeto denove iĝis departementejo. En 1855 inundo okazis. En 1959 oni trovis termalan akvon apud la fortikaĵo. En la banejo situas arbo de muzikisto Ferenc Erkel. En 1977 vilaĝo kaj samtempe limpasejo Gyulavári aliĝis al Gyula, kiu lasta iĝis limourbo.

La urbo famas en Hungario pro la someraj teatraĵoj en la mezepoka fortikaĵo, krome pri kolbaso, farita en la loka viandaĵfabriko. La komunumo estas kultura kaj eduka centro de la hungarlandaj rumanoj.

Remove ads

Vidindaĵoj

Thumb
Urbodomo de Gyula

Profanaj vidindaĵoj

Sakralaj vidindaĵoj

Famuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Gyula.
Remove ads

Famaj nomportantoj

Esperanto

Ekde 1962 dum preskaŭ tri jardekoj okazis aranĝo Somera Esperanto Universitato en Gyula.

Ĝemelaj urboj


Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads