Suda Ebenaĵo

statistika regiono de Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Suda Ebenaĵo, origine hungare Dél-Alföld estas unu el la 7 regionoj de Hungario. Komence de 2019 en la statistika regiono vivis 1 237 101 loĝantoj[1] sur areo de 18 339 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 67 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj regiono de Hungario [+], Lando ...
Remove ads

Geografio

Regiono Suda Ebenaĵo situas en la sudorienta parto de la lando. Ĝi konsistas el departementoj Békés, Csongrád kaj Bács-Kiskun. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas Szeged. Aliaj pli gravaj urboj estas Békéscsaba, Kecskemét kaj Hódmezővásárhely. La teritorio konsistas nur el ebenaĵo, kiun trafluas Tiso. Pli gravaj alfluantoj de Tiso estas Maros, Körös. En la okcidenta rando Danubo fluas.

Historio

La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto estas jam historie agrikultura teritorio. Dum la socialismo aperis naftoputoj, tamen la industrio estas precipe prilaborado de la nutraĵoj.

Trafiko

Thumb

Suda
ebenaĵo

Aŭtovojo kaj fervojo funkcias el Budapeŝto tra Kecskemét. Békéscsaba havas internacian trajnon inter Budapeŝto kaj Rumanio. Tiso estas navigebla, tamen ne profitanta.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads