TCP

From Wikipedia, the free encyclopedia

TCP
Remove ads

TCP (mallongigo de la angla Transmission Control Protocol estas protokolo por la regado de transsendado) abstraktas la Interreton kaj provizas interfacon al la reto por programoj—ekzemple, retpoŝtilo, TTT-legilo, FTP, telnet, ktp. TCP laŭvice komunikas al la Interreto per la protokolo IP. La du protokoloj kune estas nomitaj TCP/IP.

Por por aliaj signifoj de TCP, vidu la paĝon TCP (apartigilo).
Rapidaj faktoj komputila retkomunika protokolo • de facto standard vd ...
Rapidaj faktoj Tavolo, Tavolnomo ...

TCP malfermas, administras kaj fine fermas la konekton aŭ kuniĝon inter du programoj en du maŝinoj de la Interreto. TCP zorgas pri la ordo, rapideco kaj forerarado de datumo sendita kaj ricevita trans la Interreton.

En Ĝavo la objekto Socket (kontaktoskatolo) provizas la interfacon al TCP/IP.

Por sendi, TCP hakas la datumon en serion de paketojn (malgrandaj pecoj de datumo).

Al la kapo de ĉiu paketo, TCP aldonas numeron de la fonta kaj cela pordo, kiu specifas la fonta kaj cela programo. Por ĉiu reta programo, estas unu pordo. Ekzemple, por FTP la pordonumero estas 21; por HTTP kiu sendas kaj ricevas TTT-paĝojn) la pordo estas 80.

Tiam TCP donas la paketojn al IP por transsendi ilin.

En la ricevanta maŝino, TCP ricevas la paketojn el IP, fortranĉas la pordonumerojn de ĉiu paketo kaj el la paketoj rekonstruas la originalan datumon kaj donas ĝin al la ricevanta programo.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads