Herpeto

infekta malsano From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Herpeto estas infekta malsano, kaŭzata de virusoj HSV1 kaj HSV2 el la familio Herpetvirusoj (herpesviridae).

Rapidaj faktoj
Rapidaj faktoj Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11) ...
Remove ads

La malsanoj kaŭzitaj de HSV1

Thumb
Lipa herpeto

Lipa herpeto

Ĝi estas la plej kutima formo de la herpeto kaŭzata de HSV1. Oni infektiĝas per kontakto kun infektita persono. Veziketoj aperas sur la lipoj. La veziketoj malaperas kutime post 10-12 tagoj kaj ne lasas markojn sur la haŭto.

La malsanoj kaŭzitaj de HSV2

Thumb
Prepucia herpeto

Seksorgana herpeto

Oni infektiĝas per seksaj kontaktoj. Ĉe viroj veziketoj aperas sur la glano kaj la prepucio. Ĉe virinoj veziketoj aperas sur la vagino, la vulvaj lipoj kaj la perineo.

Denaska herpeto

Infanetoj infektiĝas per viruso estanta en la naskokanalo de la patrino. Nedanĝeraj veziketoj povas aperi sur la tuta korpo.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads