Hovhannes Imastaser

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Hovhannes Imastaser (armene: Յովհաննէս Իմաստասէր , ĉ. 1047-1129), ankaŭ konata kiel Hovhannes Sarkavag (armene : Յովհաննէս Սարկաւագ), estis mezepoka armena plurfaka erudiciulo konata pro siaj verkoj pri filozofio, teologio, matematiko, kosmologio kaj literaturo. Imastaser ankaŭ estis talenta himnologo kaj pedagogo[1].

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...

Filo de pastro, Hovhannes naskiĝis ĉirkaŭ 1047 en Pip, Arcaĥo. Li studis en la lernejoj de la monaĥejoj Sanahin kaj Haghpat, kaj pasigis grandan parton de sia vivo en ĉi-lasta monaĥejo, kie li fariĝis diakono kaj probable vardapet. Li unue interesiĝis pri la studo de muziko, antaŭ ol etendi siajn sciojn al teologio, filozofio, gramatiko, matematiko, kosmografio kaj historio. Krome, laŭ la armena versio de la Kartvelaj Kronikoj, li estis la konfesanto de la reĝo Davido la 4-a de Kartvelio.

Li tiam ekloĝis en Anio, la Bagratida ĉefurbo, kie li fondis bazlernejon kaj kie li enkondukis la quadrivium. Li mortis en 1129.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads