Hranice (distrikto Cheb)

municipo en la distrikto Cheb de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Hranice (distrikto Cheb)map
Remove ads

Hranice (germane RoßbachRossbach, ankaŭ ĉeĥe Hranice u Aše, fervoja stacidodomo Hranice v Čechách) estas la plej okcidenta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio, en la plej okcidenta parto de la regiono Karlovy Vary, en distrikto Cheb. En la jaro 2025 ĉi tie vivis 2 070 loĝantoj.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hranice
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

Hranice estas membro kaj unu el fondantaj urboj kaj municipoj de mikroregiono Amikoj en koro de Eŭropo. Sur teritorio de loka parto Trojmezí troviĝas trilanda punkto de historiaj landoj; de Bohemio, Bavario kaj Saksio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podhradí, Krásná, , Bad Elster, Adorf/Vogtl., Eichigt, Rehau kaj Regnitzlosau.

Remove ads

Geografio

Urbo Hranice situas en valo, en la plej norda terkango Aš, 9 km nordokcidente de . Norde kaj oriente ĝi najbaras kun saksia distrikto Vogtland (katastra teritorio de urbo Bad Elster kaj municipo Eichigt) kaj okcidente kun bavaria distrikto Hof (katastra teritorio de urbo Rehau kaj municipo Regnitzlosau).

Historio

La plej malnova skribmencio pri Hranice devenas el la jaro 1413 el aĉetkontrakto, kiun Neubergidoj, nome Konrád, vendis al familio Zedtwitz municipon Hranice eĉ la municipojn al ĝi apartenantaj. Neubergidoj, kiuj proprumis plimulton de la terlango Aš kaj multajn najbarajn vilaĝojn en hodiaŭa Germanio (Saksio kaj ankaŭ Bavario), venis fine de la 14-a jarcento en gravajn financajn problemojn, tial ili devis vendi plimulton de sia posedaĵo. Familio Zedtwitz poste influas urbon Hranice, samkiel la tutan terlangon Aš ĝis la dua mondmilito.

La unua kaj la dua mondmilitoj

Thumb
Monumento de la unua mondmilito antaŭ evangelia preĝejo

La unua mondmilito Hranice fakte neniigis. Ĝi alportis mizeron, malsategon kaj suferon. Homoj ne ricevis ĉefajn nutraĵojn iam dum la tutaj tagoj kaj ceteraj nutraĵoj kaj higienaj bezonaĵoj ne venis ĝis Hranice eĉ tutaj monatoj. Oni proklamis kolektojn de metalo, kiuj estis vendataj, kaj por la akiritaj rimedoj estis aĉetata manĝaĵo.

Fortiĝanta movado de aŝa Konrad Henlein havis grandan influon ankaŭ al Hranice. Ĉi tie ankaŭ komenciĝis formiĝi Sudetendeutsche Heimatfront (SHF), kaj la tuta regiono Aš estis poste transdonita al Hitler ankoraŭ antaŭ subskribo de Munkena diktaĵo.

La 18-an de aprilo 1945 enpaŝis la 1-a piediranta divizio de usona armeo subgvide de generalo Clift Andrus ĝis terlangon Aš ĝuste tra Hranice. Hranice, kiel la unua municipo en Ĉeĥoslovakio kapitulacias al usonaj soldatoj dum posttagmezo. Sed la kapitulacio ne evitis sen averta artileria kanonado, kiu neniigis unu el fabrikoj en Hranice. Kiam Hranice estis konkerita, la usonanoj ekiris la 20-an de aprilo al Aš. En la jaro 1945 sekvis ellandigo de la germana loĝantaro al la germanaj teritorioj kaj priloĝigado de la municipoj fare de ĉeĥoj el enlando, slovakoj kaj rumanoj.

Remove ads

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...

Nuntempo

En la jaroj 2009-2010 Hranice akiris monon por kelke da jaroj planitan realigon de ĉirkaŭveturigo de la urbo, kiu estis bezona ĉefe pro tre plialtigita transporto, kiu aperis post malfermo de limpasejo Hranice/Ebmath.

Lokaj partoj

Rilataj artikoloj

Pluaj fotoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads