IJK 2012
68-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La 68-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 en Hanojo (Vjetnamio), tuj post la 97-a UK en la sama urbo. Ĝi havis 145 partoprenantojn.[1]

Historio
Origine, la 68-a IJK estis planata por Japanio de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 - jam tiam la ideo estis ke ĝi okazu tuj post 97-a UK en Hanojo (Vjetnamio). Post kiam organizaj malfacilaĵoj unue devigis la japanan LKK-n ŝanĝi la kongresurbon el Naha al Tenri, similaj kialoj fine gvidis ĝis plena rezigno pri la plano.[2] Lastmomentan okazigon de la 68-a IJK en alia lando de alia teamo diskutis la TEJO-komitato dum sia eksterordinara kunsido en JES 2011/2012 en Gdańsk; ekzistis emo tamen okazigi la aranĝon en Azio.[3] Fine elektiĝis la propono okazigi ĝin en la sama loko kiel la 97-a UK, do en Hanojo, Vjetnamio - kvankam nur kvin jarojn antaŭe jam la 63-a IJK de 2007 okazis en la sama urbo.
Remove ads
La plano pri Japanio

Unuaj interparoloj inter la japanaj organizantoj kaj TEJO okazis jam kadre de la 66-a IJK en Kubo (julio 2010). La 10-an de decembro 2010 TEJO-estraro diskonigis sian decidon okazigi la IJK-n en 2012 en Japanio, origine en Naha, ĉefurbo de la Okinava insulo, kie la kongreson estis gastigonta la Nacia Okinava Centro por Junulara Amikeco.[4]
Pro malfacileco trovi taŭgan kongresejon tie (laŭ la LKK pro multekosteco, laŭ jarraporto de la TEJO-estraro pro tro striktaj kondiĉoj en la antaŭvidata ejo), la LKK tamen en somero de 2011 decidis ŝanĝi la lokon al Tenri (urbo en la gubernio Nara sur la insulo Honŝu en Japanio) kaj samtempe publikigis ankaŭ la datojn de la kongreso, antaŭe ankoraŭ nekonataj pro la dependeco de tiuj de la samjara UK.[5]
La 26-an de decembro 2011 tamen la TEJO-estraranino pri kongresoj, Tina Tišljar, anoncis ke la japana LKK plene rezignis pri la plano organizi la IJK-n en sia lando kaj ke TEJO tion akceptis. Menciataj kialoj estis problemoj pri trovo de kongresejo kaj de volontuloj por la organiza teamo.[6] La subitecon de la decido pri nuligo kaj perceptatan mankon de komunikado ene de la LKK kritikis Bill Mak, esperantisto loĝanta en Japanio kiu ĉeforganizis la 56-an IJK-n en Honkongo.[2]
En intervjuo al Libera Folio aperinta poste la 1-an de januaro 2012 la prezidanto Łukasz Żebrowski diris, ke la problemo pri trovo de kongresejo superis, ke Tenri montriĝis maltaŭga pro siaj religiaj ligoj (Tenrikjo) kaj ke la LKK ne sukcesis trovi alian ejon. Li ankaŭ promesis aperigi detalojn en dokumento nun kunverkata de Japana Esperanto-Junularo kaj TEJO.[3]
Intertempe tamen jam aperis klariga teksto en la retpaĝaro de la japana projekto, verkita de Amano Yayoi, kiu en ĝi unuafoje prezentiĝas kiel "la nova prezidanto de la LKK" (oficanta ekde 5-a de novembro 2011) kaj asertas ke la kialoj de nuligo estis multe pli profundaj ol nur taŭga kongresejo ("[manko de] lingvokapablo, sperto organizi eventon, socia scio k.a."). La sama dokumento diras, ke la rezigno estis proponita al la LKK de Amano la 22-an de decembro, akceptita de plejparto de ĝiaj membroj (7 por, 2 kontraŭ, 1 sindeteno), sciigita al la estraro de TEJO kaj de tiu akceptita la 26-an de decembro. Laŭ Amano tamen restas emo organizi IJK-n en Japanio post 2 aŭ 3 jaroj (t.e. 2014 aŭ 2015) kaj TEJO ŝiadire "pretas akcepti prioritate [ilian] estontan kandidatiĝon".[7]
Kio jam ekzistis

En la momento kiam la nuliĝo de la plano pri la 68-a IJK en Japanio anonciĝis, jam ekzistis por ĝi:
- LKK prezidata de Amano Yayoi kaj kunmembrata de 9 pliaj membroj de (antaŭe ĝis la 5-a de novembro 2011 la LKK-n prezidis Okabe Akiumi, prezidanto de Japana Esperanto-Junularo),
- kongresa temo ("Popolanoj Ligitaj per Interreto"),
- kongresa emblemo (nigrablanka kun bildo kaj teksto "La 68-a IJK en Japanio"),
- retpaĝaro kun fotoj de la kongresa loĝejo,
- eventopaĝo en Facebook,
- konto en Twitter,
- diskutfadeno en la forumo de lernu!,
- kaj eĉ paperaj informilo[2] kaj aliĝilo[8] (sed ankoraŭ ne aliĝilo reta).
Diversaĵoj
Se la kongreso efektive okazintus en Japanio, temus pri la dua IJK sur la tereno de tiu lando, post la 21-a IJK okazinta en 1965 en Ōcu.
Laboron de la japana LKK interrompis (nefatale) ankaŭ granda tertremo la 11-an de marto 2011 kaj ĝin sekvanta nuklea akcidento de Fukuŝima, pri kiuj la organizantoj raportis en la kongresa retpaĝaro kaj esperanto-gazetaro.
Remove ads
Fontoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads