IJK 2015

71-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO From Wikipedia, the free encyclopedia

IJK 2015
Remove ads

La 71-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015 en Wiesbaden, Germanio[1]. La urbo estis elektita de la estraro de TEJO kiel la ununura kandidata urbo la 31-an de decembro 2013[2].

Rapidaj faktoj
Thumb
Emblemo de IJK 2015
Thumb
Komuna foto dum IJK 2015

En la sama jaro la 100-a Universala Kongreso de Esperanto okazas en Lillo, Francio.

Remove ads

Programo

Temo de la kongreso estas Tutmonda justeco: La kongresanoj intencas lumigi tiun temon el diversaj flankoj, interŝanĝi personajn opiniojn pri juĝa, lingva kaj socia justeco, kaj eldiskuti ĉu justeco entute ekzistas, kiel oni komprenu ĝin nuntempe kaj kiel eblas kontraŭstari maljustecon en la persona ĉiutaga vivo.[3] Al la temo aludas ankaŭ la kongresa emblemo, kiu prezentiĝas kvazaŭ jurista pesilo, kun la litero "j" (por "junulara", sed ĉi-kuntekste ankaŭ por "justeca") en la centro.

Same grave, en la vespera kaj nokta programo la kongreso celas prezenti "buntan mikson el diversaj landoj, stiloj kaj famecoj - specife por juna publiko". Respondecas pri la vespera programo Leo Sakaguchi (konata kiel DJ Leo) kaj Jonas Marx (Jonny M), kiujn la kongresa retejo entuziasme prezentas esti "konataj en Esperantujo por neforgeseblaj etosoj en la tuta mondo, de Azio tra Eŭropo ĝis Sudameriko". Gravas al la organizantoj ke la kongresanoj ĝuu la "koncertojn kun dancigaj ritmoj, tutplena ĝojo aŭ pensigaj tekstoj en la plej bona sona kvalito."[4]

Remove ads

Organiza teamo

Jen estas listo de organizantoj (alfabete ordigita):

Remove ads

Informiga impakto

Okazigo de IJK 2015 kaŭzis elsendon de informiga programero kadre de porinfana novaĵprogramo en germania televidkanalo ZDF je la 3-a de aŭgusto 2015.[5] La televidkanalo post la elsendo publikigis ankaŭ informigan videon originalan kaj tradukitan en Esperanton en retejo de la programero.[6] Krome aperis ankaŭ kelkaj novaĵartikoloj pri IJK kaj Esperanto en lokaj gazetoj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads