UK 2015
100-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La 100-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 en Lille, Francio. La estraro de UEA elektis la kongresurbon la 24-an de marto 2013.[1] Temis pri la jubilea kongreso, tial ĝi okazis en granda urbo proksima al Boulogne-sur-Mer, kie okazis la unua internacia Esperanto-kongreso. La kandidatigon de Lillo oni anoncis en 2012 kaj la organizanto Espéranto-France per kampanjo kolektis por ĝi subtenon de 118 personoj el 18 landoj.[2] La kongreson partoprenis 2698 personoj.[3][4]
Remove ads
Kongresa temo
La kongresa temo de la 100-a UK estis Lingvoj, artoj kaj valoroj en la proksimiĝo de kulturoj. Ĝi ligiĝis al la okazanta Jardeko por la Proksimiĝo de Kulturoj[5] (2013–2022) de Unesko kaj emfazis la historian rolon de la Universalaj Kongresoj de Esperanto en evoluigo de la Esperanto-kulturo[6]. Apud la ofta lingva temero, oni verŝajne unuafoje eksplicite menciis en la kongresa temo arton.[7]
Programo
Kadre de la kongresa programo okazis interalie solenaĵo en Bulonjo-ĉe-Maro (dum merkredo, la ekskursa tago), omaĝe al la 1-a UK okazinta tie en 1905, kiun partoprenis centoj de kongresanoj.[8]
Solena fermo
La 1-an de aŭgusto 2015, dum ferma ceremonio de la UK, la kunordiganto de E@I kaj prezidanto de la LKK de la venonta 101-a UK en Nitro – Peter Baláž – post simbola transpreno de la kongresa flago sen antaŭa anonco publike sur la podio antaŭ ĉiuj kongresanoj svatiĝis (t.e. proponis edziniĝon) al sia plurjara koramikino Dorota Rodzianko, kiu lian proponon akceptis.[9]
Dum la fermo de la kongreso oni omaĝis al Osmo Buller, la aktuala Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu emeritiĝos komence de la jaro 2016. Lige al tio, la prezidanto de UEA Mark Fettes anoncis la nomon de lia anstataŭonto (publike konigitan jam la antaŭan tagon, komence de la kunsido de la komitato de UEA), kiu estas Veronika Poór (mem ĉeestinta en la salono).
Remove ads
REZOLUCIO
de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo
La 2 698 partoprenantoj en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto,
kunveninte el 80 landoj, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio,
diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno,
volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko,
konstatas, ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro;
asertas, ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo sed ankaŭ de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon;
atentigas, ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare;
instigas ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon;
ree dediĉas sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuiĝintaj Nacioj por konstrui daŭripovan mondan socion.
Galerio
- Solena inaŭguro
- Solena inaŭguro
- Solena inaŭguro
- Spektantoj de la solena inaŭguro
- Sabata kunsido de la komitato de UEA
- Membroj de Esperanto kaj Libera Scio prezentas Vikipedion en la faka giĉeto
- Stacidomo Boulogne-Tintelleries: soleno pri la 1-a UK dum la 100-a UK
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads