ISO/TC 37

From Wikipedia, the free encyclopedia

ISO/TC 37
Remove ads

ISO/TC 37 - Terminologio kaj aliaj lingvaj kaj enhavaj resursoj - estas la teknika komitato (el la angla Technical Committee, TC) pri terminologio de la Internacia Organizaĵo por Normigado.

Rapidaj faktoj Komenco, Partoj ...
Remove ads

Historio de la komitato

ISO/TC 37 estas heredaĵo de la iama komitato ISA 37, kiu kreiĝis surbaze de la verko de Eugen Wüster, la tiel nomata "patro" de la terminologia fako. La internacia komunumo tiom grave interesiĝis pri lia publikaĵo (Internationale Sprachnormung in der Technik, Besonders in der Elektrotechnik, 1931), ke en 1934 la Sovieta ISA-membro proponis kreadon de komitato pri terminologio. Post du jaroj aperis en 1936 dum Budapeŝta renkontiĝo la komitato “ISA/TC 37 Terminologio”, kiu nun estas ISO/TC 37.

Oni povas distingi kvar fazojn en la evoluo de la komitato, alivorte unu fazon de kreado kaj tri fazojn de disvolviĝo:

Ekde 1936 ĝis la Dua Mondmilito

Prafazo, kiu kongruas kun la periodo de ISA/TC 37. Dum tiu fazo, la komitato antaŭpreparis kvar tipojn de rekomendoj, nome 1) terminologio de terminologio, 2) procezo por prepari naciajn aŭ internaciajn terminologiajn normojn, 3) naciaj kaj internaciaj normigado de nocioj, terminoj kaj ties difinoj, 4) aranĝo de unulingvaj kaj plurlingvaj terminologioj. Bedaŭrinde la dua mondmilito ĉesigis la laboron.

Ekde 1951 ĝis 1970

Realigo de la komitato. Tiu estas la foje tiel nomata "Wüster-a fazo", ĉar tiame Eugen Wüster respondecis pri la sekretariejo de la komitato pere de sia privata firmao. La celo je tiu fazo estis ebligi kunlaboron inter fakuloj en ĉiuj fakoj (science, teknologie, ktp.). Por atingi sukcesan fakkomunikadon, "teknikaj vortoj" (terminoj) devis samsignifi por ĉiuj fakuloj. Dum tiu fazo la komitato publikigis ne normojn, sed rekomendojn, laŭ kvar tipoj:

  • Tipo 1 - Terminologio (Fakvortoj): ISO/R 1087 Vocabulary of terminology (1969)
  • Tipo 2 - Labormetodoj: ISO/R 919 Guide for the preparation of classified vocabularies (1969)
  • Tipo 3 - Principoj pri nomigado: ISO/R 704 Naming principles (1968) kaj ISO/R 860 International unification of concepts and terms (1968)
  • Tipo 4 - Aranĝo de strukturitaj terminologiaj verkoj: ISO/R 1149 Layout of multilingual classified vocabularies (1969) kaj ISO/R 639 Symbols for languages, countries and authorities (1967).

Ekde 1971 ĝis 1988

Fortiĝo de la komitato. La celo estis, ke la publikigitaj rekomendoj iĝu internaciaj normoj. Dum tiu fazo kreiĝis tri subkomitatoj, nome SC 1 (1980), SC 2 (1983) kaj SC 3 (1985). Dum tiu fazo la komitato publikigis jenajn internaciajn normojn:

  • ISO 1951 (1973): Lexicographical symbols particularly for use in classified defining vocabularies
  • ISO 704 (1987): Principles and methods of terminology
  • ISO 6156 (1987): Magnetic tape exchange format for terminological/lexicographical records (MATER)
  • ISO 639 (1988): Code for the representation of names of languages
  • ISO 1087 (1990): Vocabulary of terminology

Dum tiu fazo ne plu estis kvar tipoj, kiel antaŭe, interalie pro disvolviĝado de komputilaj teknologioj kaj ilies influon sur la labormetodoj en la terminologia kampo.

Ekde 1989 ĝis 2005

Kreskiĝo de la komitato.

Remove ads

Nomo de la komitato

  • Ekde 1936 ĝis la dua mondmilito: ISA/TC 37 "Terminology" (Terminologio)
  • Oficiale ekde 1946, kvankam la komitato eklaboris en 1952, ĝis 2001: ISO/TC 37 "Terminology (principles and coordination)" (Terminologio (principoj kaj kunordigado))
  • Ekde 2001 ĝis 2005-2006: ISO/TC 37 "Terminology and other languages resources" (Terminologio kaj pliaj lingvaj datumoj)
  • Ekde 2005-2006: ISO/TC 37 "Terminology and other language and content resources" (Terminologio kaj pliaj lingvaj kaj sciaj datumoj)
Remove ads

Strukturo de la komitato

La komitato, ties subkomitatoj kaj laborgrupoj

Sekretario de la komitato estas S-ro Changqing Zhou kaj prezidento estas S-rino Kara Warburton (ĝis 2015). La komitato konsistas el 4 subkomitatoj (el la angla Subcommittee, SC), kaj pluraj laborgrupoj (el la angla Working Groups, WG) kiuj jenas

  • ISO/TC37/AG -- Konsila grupo (Advisory group)
  • ISO/TC37/TCG -- Terminologia kunordigada grupo por ISO/TC37 (Terminology Coordination Group for TC37)
  • ISO/TC37/JAC -- Kuna konsila komitato pri la instancoj de registrado de ISO 639 (ISO 639 RA Joint Advisory Committee)
  • ISO/TC37/WG8 -- (Ontologies—Linguistic, terminological and knowledge organization aspects)
  • ISO/TC37/SC1[1] -- Principoj kaj kunordigado (Principles and methods)
    • Laborgrupoj:
      • ISO/TC37/SC1/WG2 -- Harmoniigado de terminologio (Harmonization of terminology)
      • ISO/TC37/SC1/WG3 -- Principoj, metodoj kaj terminaro (Principles, methods and vocabulary)
      • ISO/TC37/SC1/WG4 -- (Socioterminology)
      • ISO/TC37/SC1/WG5 -- (Concept modelling in terminology work)
  • ISO/TC37/SC2[2] -- Terminografiaj kaj leksikografiaj labormetodoj (Terminographical and lexicographical working methods)
    • Rimarko: ISO/TC37/SC2 zorgas pri lingvokodoj (ekzemple dulitera kodo "eo" kaj trilitera kodo "epo" por Esperanto)
    • Laborgrupoj:
      • ISO/TC37/SC2/WG1 -- Lingvokodoj (Language coding)
      • ISO/TC37/SC2/WG2 -- Terminografio (Terminography)
      • ISO/TC37/SC2/WG3 -- Leksikografio (Lexicography)
      • ISO/TC37/SC2/WG4 -- (Source identification for language resources)
      • ISO/TC37/SC2/WG5 -- (Requirements and certification schemes for cultural diversity management)
      • ISO/TC37/SC2/WG6 -- Procezoj de tradukado kaj de interpretado (Translation and interpretation processes)
  • ISO/TC37/SC3[3] -- Sistemoj por administrado de terminologio, scio kaj enhavo (Systems to manage terminology, knowledge and content)
    • Laborgrupoj:
      • ISO/TC37/SC3/WG1 -- (Data elements)
      • ISO/TC37/SC3/WG2 -- Terminaro (Vocabulary)
      • ISO/TC37/SC3/WG3 -- Interŝanĝo de datumoj (Data interchange)
      • ISO/TC37/SC3/WG4 -- Administrado de datumbanko (Database management)
  • ISO/TC37/SC4[4] -- Administrado de lingvodatumoj (Language resource management)
    • Laborgrupoj:
      • ISO/TC37/SC4/WG1 -- (Basic descriptors and mechanisms for language resources)
      • ISO/TC37/SC4/WG2 -- (Annotation and representation schemes)
      • ISO/TC37/SC4/WG3 -- (Multilingual information representation)
      • ISO/TC37/SC4/WG4 -- Leksikaj datumoj (Lexical resources)
      • ISO/TC37/SC4/WG5 -- (Workflow of language resource management)

Nuntempe 28 landoj - 2 kiel sekretariaj landoj - partoprenas la laboron de la komitato kaj 33 pliaj landoj observas ĝin. Krome TC37 rilatas al aliaj ISO-komitatoj kaj al pluraj organizaĵoj.

Partoprenantaj landoj

Pliaj informoj Lando, Normiga organizaĵo ...

Sekretariaj landoj

Pliaj informoj Lando, Normiga organizaĵo ...

Observantaj landoj

Pliaj informoj Lando, Normiga organizaĵo ...

ISO-komitatoj en rilato

  • JTC 1 (Information technology)
  • JTC 1/SC 22 (Programming languages, their environments and system software interfaces)
  • JTC 1/SC 29 (Coding of audio, picture, multimedia and hypermedia information)
  • JTC 1/SC 31 (Automatic identification and data capture techniques)
  • JTC 1/SC 32 (Data management and interchange)
  • TC 12 (Quantities and units)
  • TC 20/SC 8 (Aerospace terminology)
  • TC 46 Informado kaj dokumentado (Information and documentation)
  • TC 61/SC 1 Terminologio (Terminology)
  • TC 120 (Leather)
  • TC 154 (Processes, data elements and documents in commerce, industry and administration)
  • TC 173/SC 2 Klasifikado kaj terminologio (Classification and terminology)
  • TC 176/SC 1 Nocioj kaj terminologio (Concepts and terminology)
  • TC 184/SC 4 (Industrial data)
  • TC 215 (Health informatics)

Organizaĵoj en oficiala rilato

Internaciaj organizaĵoj aŭ regione gravaj organizaĵoj povas rilati kun la komitato, ties subkomitatoj kaj laborgrupoj.

  • Je la komitata kaj subkomitata niveloj, estas du kategorioj de rilato:
    • Kategorio A: Organizaĵoj, kiuj aktive partoprenas la normigan laboron. Kiam organizaĵo rilatas al subkomitato, ĝi rajtas nomumi spertulojn por aktiviĝo en ties laborgrupoj.
    • Kategorio B: Organizaĵoj, kiuj volas esti informitaj pri la laboro, tamen ne intencas partopreni la normigan laboron.
  • Je la laborgrupa nivelo, estas unu kategorio de rilato:
    • Kategorio D: Organizaĵoj, kiuj aktive kontribuas al la teknika laboro.

Jenas organizaĵoj en oficiala rilato je la komitata nivelo:

Remove ads

Laboro de la komitato

Laborplano de la komitato

Publikigitaj ISO-normoj

Pliaj informoj Normo, Nomo en Esperanto (kaj en la angla) ...

Kreiĝantaj ISO-normoj

Remove ads

Sekretariejoj de la komitato

La komitato kaj ties renkontiĝoj

La lastaj tutkomitataj aranĝoj okazis en junio 2011 en Seulo (Sud-Koreio), respektive:

  • 10-11 de junio 2011: TC37
  • 13-17 de junio 2011: TC37 kaj ties SC-j

La venontaj tutkomitataj aranĝoj okazos en junio 2012 en Madrido (Hispanio).

La komitato kaj Esperantujo

Ekde 1991 Universala Esperanto-Asocio (UEA) oficiale rilatas je la komitata nivelo (kategorio A).[5] Dum majo 2011 UEA petis membriĝon al la kvar subkomitatoj (ISO/TC 37/SC 1, ISO/TC 37/SC 2, ISO/TC 37/SC 3 kaj ISO/TC 37/SC 4) por ebligi pli aktivan kunlaboron (t. e. partopreno en la procezo de kreado de normoj interalie pere de komentado) kaj por (r)esti informita pri la novaj normoj. Sekve en UEA membriĝis en ISO/TC 37/SC 1 (17 jesaj voĉdonoj, 0 nea voĉdono) kaj ISO/TC 37/SC 2 (18 jesaj voĉdonoj, 0 nea voĉdono) en junio 2011, en ISO/TC 37/SC 3 (18 jesaj voĉdonoj, 1 nea voĉdono) en oktobro 2011 kaj en ISO/TC 37/SC 4 (12 jesaj voĉdonoj, 1 sindeteno, 1 nea voĉdono) en novembro 2011.

Dum la Universala Kongreso de Kopenhago (Danio) en julio 2011 okazos kadre de Terminologia forumo prelego pri ISO/TC 37. Tiel eblos por la membroj de UEA pli lerni pri la komitato kaj la agado de UEA kun ĝi.

Remove ads

Mallongigoj

En la ISO-laboro sufiĉe ofte aperas mallongigoj, kiuj ĉiam baziĝas sur la angla lingvo. Jenas kelkaj:

  • JTC: kuna teknika komitato (en la angla Joint Technical Committee)
  • SC: subkomitato (en la angla Subcommittee)
  • TC: teknika komitato (en la angla Technical Committee)
  • WG: laborgrupo (en la angla Working Group)

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads