ISO/TC 37/SC 2

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

ISO/TC 37/SC 2 estas subkomitato de la ISO-komitato TC 37 pri terminologio. La subkomitato nomiĝas Terminografiaj kaj leksikografiaj labormetodoj (Terminographical and lexicographical working methods). Ĝiaj agadkampoj estas ellaborado de labormetodoj kaj por terminografio kaj por leksikografio, verkado de proceduroj, kodosistemoj. La unua laborrenkontiĝo de SC 2 okazis en 1983 en Germanio. Cetere, tiu subkomitato zorgas pri lingvokodoj (ekzemple dulitera kodo "eo" kaj trilitera kodo "epo" por Esperanto).

Remove ads

Organizaĵoj en oficiala rilato

Internaciaj organizaĵoj aŭ regione gravaj organizaĵoj povas rilati kun la subkomitato kaj ties laborgrupoj.

  • Je la subkomitata nivelo, estas du kategorioj de rilato:
    • Kategorio A: Organizaĵoj, kiuj aktive partoprenas la normigan laboron. Kiam organizaĵo rilatas al subkomitato, ĝi rajtas nomumi spertulojn por aktiviĝo en ties laborgrupoj.
    • Kategorio B: Organizaĵoj, kiuj volas esti informitaj pri la laboro, tamen ne intencas partopreni la normigan laboron.
  • Je la laborgrupa nivelo, estas unu kategorio de rilato:
    • Kategorio D: Organizaĵoj, kiuj aktive kontribuas al la teknika laboro.

Jenas organizaĵoj en oficiala rilato kun la subkomitato:

  • EAFT
  • EC
  • FAO
  • GTW
  • ISKO
  • Infoterm
  • OMG (Object Management Group)
  • OMG (Business Semantics Ltd)
  • REALITER
  • RIFAL
  • RITerm
  • TERMNET
  • UIC
  • UNESCO
  • UNICODE
  • UEA -- en rilato de kategorio A ekde junio 2011
  • UPU
Remove ads

Publikigitaj ISO-normoj

Pliaj informoj Normo, Nomo en Esperanto (kaj en la angla) ...
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads