ISO 3166-3
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo ISO 3166-3 angle.
ISO 3166-3 estas parto de la normo ISO 3166, publikigita fare de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). En ĝi estas difinitaj jam ne validaj kodoj de landaj nomoj, kiuj estis forigitaj el ISO 3166-1 ekde ties unua eldono en 1974. La oficiala nomo de la normo estas: Kodoj por reprezentado de nomoj de landoj kaj de ties subdividaĵoj – Parto 3: kodoj por landaj nomoj, kiuj estis uzataj antaŭe.[1] Unuafoje ĝi estis publikigita 1999.
Al ĉiu eksa nomo de lando en la normo ISO 3166-3 oni donas kvarliteran kodon. La unuaj du literoj estas la dulitera (alpha 2) kodo de la eksa landa nomo laŭ la normo ISO 3166-1, kaj la lastaj du literojn oni donas laŭ sekvaj reguloj:[2]
- Se la lando ŝanĝis sian nomon, oni uzas la novan duliteran kodon laŭ ISO 3166-1. Ekzemple, Birmo BU ŝanĝis sian nomon al Mianmaro MM, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas BUMM. Se dum la noma ŝanĝo la dulitera kodo laŭ ISO 3166-1 restis la sama, do oni uzas kodon AA. Ekzemple, Belorusa SSR BY ŝanĝis sian nomon al Belorusio BY, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas BYAA.
- Se la tuta lando iĝis parto de alia ekzistanta lando, do oni uzas ties duliteran kodon laŭ ISO 3166-1. Ekzemple, la Germana Demokratia Respubliko DD iĝis parto de Germanio DE, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas DDDE.
- Se la lando estis dividita inter pluraj landoj, do ili uzas la kodon HH. Ekzemple, Ĉeĥoslovakio CS fariĝis du landoj: Ĉeĥio kaj Slovakio, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas CSHH. Poste Serbio kaj Montenegro ricevis la saman duliteran kodon CS kaj poste dividiĝis, la kodo CSHH jam estis okupita, kaj ĝi ricevis kodon CSXX laŭ ISO 3166-3. Estis nur unu fojo, kiam la saman duliteran kodon oni dufoje forigis el ISO 3166-1.
Krom la eksan landan nomon kaj ĝian kodon laŭ ISO 3166-3, ĉiu registraĵo en ISO 3166-3 enhavas ankaŭ ĝiajn eksajn kodojn laŭ ISO 3166-1, la periodon de ĝia valideco, la nova(j)n landa(j)n nomo(j)n kaj la nova(j)n kodo(j)n laŭ ISO 3166-1.
Post kiam la lando estas forigita el ISO 3166-1, ĝiaj eksaj kodoj estas rezervitaj por transira periodo ne malpli ol 50 jarojn daŭra, poste li povas esti donitaj al iu lando.
Se lando ŝanĝas sian nomon sen iu teritoria ŝanĝo, do ĝia cifera kodo laŭ la normo ISO 3166-1 restas la sama. Ekzemple, kiam en 1989 Birmo ŝanĝis sian nomon al Mianmaro, ĝiaj aulitera kaj trilitera kodoj estis ŝanĝitaj, sed la cifera restis 104.
Nuntempe iuj naciaj domajnoj de la alta nivelo, respektivaj al forigitaj duliteraj kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 estas plu uzataj. Tamen, kelkaj duliteraj kodoj, forigitaj en la fino de 1980-aj aŭ en la komenco de 1990-aj neniam estis uzataj por iu nacia domajno.
Remove ads
Kodoj
Sube estas la kompleta listo de la aktualaj kodoj de la normo ISO 3166-3 kun la sekvaj kolumnoj:
- Eksa landa nomo (eo).
- Eksa landa nomo (en) – mallonga landa nomo, anglalingve oficiale uzata fare de ISO 3166/MA (angle ISO 3166 Maintenance Agency).
- Eksaj kodoj – kodoj dulitera, trilitera kaj cifera laŭ la normo ISO 3166-1.
- Periodo de valideco – jaroj, en kiuj nun eksaj kodoj oficiale validis.
- Kodo de ISO 3166-3 – kvarlitaeraj kodo, atribuita al eksa landa nomo.
- Novaj landaj nomoj kaj kodoj – nomo(j) de heredinta(j) lando(j) kaj ties kodo(j).
Notoj
- Orienta Timoro ĉeestis en ISO 3166-1 kun la nomo Portugala Timoro ekde 1974 ĝis 1977.
- La periodo de valideco estis korektita de 1974–2011 al 1974–2010 ĉe la reeldono de la bulteno I-6 en 2013.
- Dekomence la kodo CSHH laŭ la normo ISO 3166-3 estis atribuina al Serbio kaj Montenegro (Bulteno I-4), kvankam tiun kodon jam havis Ĉeĥoslovakio. Poste ĝi estis ŝanĝita al CSXX (Bulteno I-5).
- Malgraŭ tio, ke ili estis partoj de USSR, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR jam havis siajn proprajn kodojn laŭ la normo ISO 3166-1, ĉar ili estis membroj de UN ekde 1945.
- La numera ISO 3166-1 kodo de Jugoslavio estis ŝanĝita de 890 (por la Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio) to 891 (por la Federacia Respubliko Jugoslavio) en 1993.
Remove ads
Ŝanĝoj
Se necesas, ISO 3166/MA ĝisdatigas la normon ISO 3166-3. La ĝisdatigo de la normo ISO 3166-3 plene dependas de la ĝisdatigo de la normo ISO 3166-1.
ISO anoncis ŝanĝojn en bultenoj kiuj ĝisdatigis la aktualan normon, kaj eldonis novan version de la normo, kiu akumulas ĉiujn ŝanĝojn el la bultenoj. Ekde la julio de 2013 ŝanĝojn estas publikigitaj nur en la interreta katalogo de ISO, kaj bultenoj ne plu eldoniĝas. La malnovaj bultenoj plu atingeblas en la paĝaro de ISO.
Remove ads
Referencoj
Fontoj kaj eksteraj ligiloj (angle)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads