Insektomanĝulo
organismo (besto aŭ planto) kiu manĝas insektojn From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Insektomanĝulo estas karnomanĝulo besta kun dieto kiu konsistas ĉefe el insektoj kaj similaj malgrandaj bestetoj. Estas insektomanĝulo ĉiu ajn organismo kiu predas kaj manĝas insektojn.

Individue malgrandaj, insektoj ekzistas en enormaj nombroj kaj formas tre grandan parton de la animala biomaso en preskaŭ ĉiuj nemaraj medioj. En paŝtejoj de Kvinslando ekzemple estas kutime ke la totala pezo de larvoj de skaraboj sub la surfaco estas pli ol tiu de la bova gregaro super ĝi.
Insektomanĝuloj estas multaj birdoj kiel, ekzemple, la Hirundedoj, la Muŝkaptuledoj, la Tiranedoj kaj la Paruedoj; mamuloj kiel la vespertoj kaj la Formikomanĝuloj. Ankaŭ multaj lacertoj, ranoj kaj fiŝoj estas insektomanĝaj. Praktike ĉiuj araneoj estas insektomanĝuloj. Krome multnombraj insektoj estas insektomanĝuloj, ekzemple la kokcineloj, vespoj, mantedoj, libeloj, ktp.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Insektomanĝuloj — ordo de mamuloj (ne plu uzata en moderna biologia klasado)
Divido de organismoj laŭ deveno de ilia nutraĵo
karnovorantoj (karno) • herbovorantoj (herbo) • ĉiovorantoj (ĉiomanĝanto) • insektovorantoj (insekto) • malkomponantovorantoj (malkomponiĝanta materialo) • foliovorantoj (folioj) • fruktovorantoj (fruktoj) • semovorantoj (semoj) • lokovorantoj (loka nutraĵo) • nektarovorantoj (nektaro) • fiŝovorantoj (fiŝoj) • sangovorantoj (sango) • kadavrovorantoj (bestkadavraĵoj)
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads