Intellivision
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Intellivision estas hejma videoludilo lanĉita de Mattel Electronics en 1979. La disvolvado komenciĝis en 1977, je la sama jaro kiel la lanĉo de ĝia ĉefa konkuranto, la Atari 2600.[1] En 1984, Mattel vendis siajn videoludajn havaĵojn al iama administranto de Mattel Electronics kaj investantoj, fine fariĝante INTV Corporation. La disvolvado de ludoj por tiu perilo daŭris de 1978 ĝis 1990, kiam la subtenado de Intellivision ĉesiĝis. De 1980 ĝis 1983, pli ol 3.75 milionoj da unuoj estis venditaj.[2][3][4][5] Laŭ Intellivision Entertainment (la nunaj posedantoj de la marko Intellivision) la fina nombro ĝis 1990 situas ie inter 4.5 kaj 5 milionoj da venditaj unuoj.
En 2009, IGN rangigis la Intellivision kiel 14-an en sia listo de la plej gravaj videoludiloj de ĉiuj tempoj.[6]
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads