Internacia Unio pri Teoria kaj Aplika Fiziko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Internacia Unio pri Teoria kaj Aplika Fiziko (akronime IUTAF, angle International Union of Pure and Applied Physics, akronime IUPAP, IFA ˈaɪjuːpæpˈ) estas internacia neregistara organizaĵo kiu laboras por antaŭenigi la evoluon de fiziko, kontribui al internacia kunlaboro en fiziko kaj por kontribui al la uzo de fiziko por solvi defiojn alfrontantajn la homaron [1].

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...

La celoj de la IUPAP estas:

  • antaŭenigi internacian kunlaboron en la kampo de fiziko
  • subteni adekvatajn internaciajn konferencojn kaj partopreni en organizaj komitatoj
  • antaŭenigi la kreadon kaj publikigon de superrigardoj kaj kompiloj de fizikaj konstantoj
  • antaŭenigi tutmondajn interkonsentojn pri la uzo de simboloj kaj unuoj same kiel nomenklaturo kaj normoj
  • subteni la liberan interŝanĝon de sciencistoj
  • por antaŭenigi esploradon kaj edukadon

Ĝia sidejo estas en la Teknologia Universitato Nanyang.

IUPAP estas membro de la Internacia Scienca Konsilio (ISC) .

Remove ads

Historio

IUPAP estis establita en Bruselo en 1922 fare de 13 membrolandoj [2]. La sekvan jaron, la unua ĝenerala kunveno okazis en Parizo.

Ekde tiam, IUPAP kreskis en organizaĵon kun 60 membrolandoj [3].

Organizo

La IUPAP estas regata de ĝenerala kunveno, kiu kunvenas ĉiujn tri jarojn. La plenumkomitato, kiel la plej granda administra organo de la organizaĵo, kontrolas la agadojn de la 19 specialiĝintaj internaciaj kaj tri filiigitaj komisionoj. La Unio estas kunmetita de membroj ĉiu reprezentante fizikajn komunumojn [4][5][6].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads