Interslava lingvo

tutslava lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia

Interslava lingvo
Remove ads

Interslava lingvo aŭ memnome medžuslovjansky (меджусловјанскы per la cirila alfabeto) estas zona planlingvo kreita surbaze de la slavaj lingvoj. Ĝia celo estas helpi parolantojn de diversaj slavaj lingvoj komuniki inter ili kaj ankaŭ helpi al fremdlingvaj parolantoj por interkomunikiĝi kun slavoj.[1] La nuna interslava estas la rezulto de unuigo dum la jaroj 2011–2017 de tri antaŭaj tutslavaj lingvoprojektoj:

  • Slovianski, natureca sed simpla tutslava planlingvo konstruita ekde 2006 de Jan van Steenbergen, Gabriel Svoboda, Ondrej Rečnik kaj Igor Poljakov, kiu direktiĝas pli al rekta komprenebleco ol facila lernebleco.[1]
  • Slovioski, kreita en 2009 de Steeven Radzikowski kaj aliaj kiel plibonigita (pli naturalisma) versio de Slovio.
  • Novslava lingvo (Novoslovienskij, poste Novoslověnsky), modernigita versio de la malnovslava lingvo, unuafoje publikigita en 2010 de Vojtěch Merunka.
Rapidaj faktoj Lingvistika klasifiko, Oficiala statuso ...
Thumb
Vojtěch Merunka kaj Jan van Steenbergen dum la Dua Konferenco pri la Interslava Lingvo, Hodonín (Ĉeĥio), 2018

En aŭgusto de 2021, la Fejsbuka grupo de la interslava lingvo havis pli ol 15 000 membrojn.[2]

Remove ads

Alfabeto kaj prononco

Interslava skribeblas kaj per la latina kaj per la cirila abocoj.[3]

Pliaj informoj Latina, Cirila ...
Remove ads

Gramatiko

Substantivoj

La interslava estas fleksihava lingvo. Ekzistas tri genroj por substantivoj (vira, ina kaj neŭtra) kaj sep kazoj (nominativo, akuzativo, genitivo, dativo, instrumentalo, lokativo kaj vokativo).

Pliaj informoj Kazo / Genro, Vira, malmola ...

Adjektivoj

Pliaj informoj Kazo, Vira sg. ...

Adjektivo adverbigeblas per la finaĵo -o (aŭ -e post mola konsonanto): dobro "bone" svěže "freŝe".[4]

Pronomoj

Pliaj informoj Singularo, Pluralo ...

Nombrovortoj

La kvantaj nombroj 1-10 estas:

1 jedin, jedna, jednoједин, једна, једно
2 dva, dvěдва, двє
3 triтри
4 četyriчетыри
5 petпет
6 šestшест
7 sedmседм
8 osmосм
9 devetдевет
10 desetдесет

Pli grandaj nombroj formeblas per aldonado de -nadset al la nombroj 1-9, -deset al dekoj, kaj -sto al centoj.

Ordaj nombroj formeblas per aldonado de la adjektiva finaĵo -y al la kvantaj nombroj, escepte de prvy "unua", drugy/vtory "dua", tretji "tria", četvrty "kvara", stoty/sotny "centa", tysečny "mila".

Verboj

Pliaj informoj nuntempa tenso, pasinta tenso ...
Pliaj informoj infinitivo, nuntempa aktiva participo ...
Remove ads

Ekzemplo

La Patro Nia[5]:

Pliaj informoj Latine, Cirile ...

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads