Iván Ruttkai
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Iván RUTTKAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ruttkai Iván estis hungara aktoro, rapidsketisto, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Russ, lia posta nomvarianto estis Ruttkay. Liaj gefratoj estis Éva Ruttkai kaj Ottó Ruttkai.

Iván Ruttkai [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de junio 2013 en Stokholmo (pri la datenoj mankas konsento inter biografioj!).
Remove ads
Biografio
Iván Ruttkai komencis la aktoradon infanaĝe en infanteatro de Artúr Lakner. Ekde 1936 li ricevis filmajn rolojn. Post la 2-a mondmilito li apartenis al Nacia Teatro (Szeged), poste en pluraj ĉefurbaj teatroj. Tiutempe li estis ankaŭ rapidsketisto, hungara ĉampiono. Li partoprenis en Vintra Olimpiko 1948 en Sankta Maŭrico. En nekonata tempo li disidis al Svedio (eble dum la Hungara revolucio de 1956), kie li komence aktoradis, poste li estis grafikisto. En Hungario liaj grafikaĵoj ne estas troveblaj. Li havis svedan edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Remove ads
Elektitaj filmaj roloj
- A titokzatos idegen (1936) - filo de la lernejservisto
- Rózsafabot (1940) - lakeo
- Ma, tegnap, holnap (1941) - hotelservisto
- Mese a 12 találatról (1956)
- Villa a Lidón (1971, kvarparta televizia serio)
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto (2004)
Fontoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
