Ivan Bunin

rusa verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Ivan Bunin
Remove ads

La rusa verkisto Ivan Alekseeviĉ BUNIN naskiĝis la 22-an de oktobro 1870 en Voroneĵ kaj mortis la 8-an de novembro 1953 en Parizo. En la jaro 1920 li elmigris al Francio, kie li restis ĝismorte. En 1933 li estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo pro "siaj artaj kaj literaturaj kvalitoj, kiuj ebligis al li fidelan priskribon de la tipaj specoj de la rusa popolo".

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

En 1901 atingis famon kiam aperis lia romano La Vilaĝo. Poste li verkis pliajn samstilajn verkojn, prezentante la vilaĝanojn sen idealigo. Liaj romanoj estas konstruitaj ĉirkaŭ temoj kiel: klimataj naturaj fenomenoj, rutina vivo en la vilaĝo, la plezuroj de bienuloj kaj pli. Li havas karakterizan stilon tre malfacile tradukeblan al aliaj lingvoj.

En Moskvo ekzistas strato kaj metrostacio laŭ la nomo Buninskaja alleja.

Remove ads

Famaj verkoj

  • Antonovskie jabloki (rakonto, 1900)
  • Derevnja (La vilaĝo) (romano, 1910)
  • Suĥodol (rakonto, 1912)
  • Ĉaŝa ĵizni (Vazo de la vivo) (rakonto, 1913)
  • Gospodin iz San Francisko (Sinjoro el San Francisko) (rakonto, 1915)
  • Tjomnye allei (Senlumaj aleoj) (rakontoj, 1943)

En Esperanto aperis

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads