Opole

urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Opole
Remove ads

Opole (pole Opole ekde 1945; germane Oppeln; ĉeĥe Opolí) estas urbo en la sudokcidento de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 127387 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 1324 homoj/km². La urbo estas la sidejo de okcidentslavaj opolanoj (kies duko el la linio de Piastoj Władysław Opolczyk fondis en 1382 monaĥejon de paŭlanoj sur Jasna Góra en Częstochowa). Ĉefurbo de silezia princlando Opolo respektive Opolo-Ratiboro, poste transprenita de Reĝlando Prusio kaj ĝis 1945 apartenanta al Germanio. Temas pri unu el historiaj ĉefurboj de Supra Silezio kaj unu el ties plej malnovaj urboj. Etimologie la nomo en slavaj lingvoj signifas najbaran komunumon. Situante meze de la regiono Supra Silezio kaj borde de la rivero Odro, la urbo estas la administra centro de provinco Opolio.

Thumb
Rapidaj faktoj eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego, Ĝemelurboj ...

Opole situas inter la urboj Vroclavo (pole Wrocław, germane Breslau) kaj Katowice (germane Kattowitz) kaj estas centro de germanlingva minoritato de la lando. Krome ĝi ankaŭ estas sidejo de katolika diocezo, do havas katolikan episkopon. En Opole troviĝas universitato (kun la unua fakultato pri katolika teologio de Pollando), teknika universitato, altlernejo pri arto kaj muziko kaj pluraj sciencaj institutoj.

Remove ads

Honoraj civitanoj de la urbo

Aliaj personoj ligitaj kun la urbo

Esperanto en Oppeln

La unua Esperanto-klubo estis fondita en 1908. En 1919 en Opole esperantistiĝis fratoj Fethke: Stephan (* 1901), Jan (* 1903) kaj Edmund (* 1905). La familio Fethke translokiĝis al Bydgoszcz en 1921. Krome aktivis esperantistino Elżbieta Solak.

Partneraj urboj

Thumb
vojmontriloj al la partneraj urboj de Opole

Krome la provinco Opolio ekde februaro 1996 havas partnerajn rilatojn al la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio.

Galerio

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads