Jack London

usona verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Jack London
Remove ads

John Griffith "Jack" London ['d͡ʒæk 'lʌndən] (naskiĝinte kiel John Griffith Chaney; naskiĝis la 12-an de januaro 1876, mortis la 22-an de novembro 1916) estis Usona verkisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Vivo

Li pasigis sian infanaĝon en granda malriĉeco. Kiel 14-jarulo li forlasis sian hejmon, por serĉi aventurojn. Komence li laboris en fabriko, poste kiel maristo. Pro vagabondado oni arestis lin en 1894. Unu jaron poste li jam sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis en la Universitato de Berkeley. En 1897 Jack London ĉesigis la studadon sen diplomo, por serĉi oron en Alasko. Sensukcese li revenis post iom da tempo. Ne trovinte konstantan laborpostenon, li tiam decidis vivteni sin per verkado.

La libroj de London pritraktas la travivon de homoj kaj bestoj en la naturo, sed ankaŭ sociajn problemojn. Ili respegulas la vivon de la aŭtoro, liajn spertojn kiel vagabondo, aventuremulo, maristo, orserĉisto, verkisto kaj alkoholulo. En 1916 Jack London mortis en sia ranĉo en Kalifornio, verŝajne pro malsano, aŭ kiel pluraj esploristoj supozas eĉ pro memmortigo.

Remove ads

Famaj verkoj

  • The Son of the Wolf, 1900 (La Filo de la lupo)
  • The Call of the Wild, 1903 (La Voko de la sovaĝo)
  • The People of the Abyss, 1903 (La Popolo de la abismo)
  • The Sea-Wolf, 1904 (La Marolupo)
  • White Fang, 1906 (Blanka dentego, kojndento aŭ kaniko)
  • The Iron Heel, 1907 (La Fera Kalkanumo)
  • Martin Eden, 1909, membiografia romano
  • To build a fire, 1910 (Konstrui fajron)
  • The Cruise of the Snark, 1911 (La Krozado de Snark)
  • The Strength of the Strong, 1914 (La Forto de la fortoj)

Aperis en Esperanto

Thumb
Kovrilpaĝo de La Balenodento
Thumb

Tio estas rete legebla

Recenzoj

Pri La balenodento

Citaĵo
 Eldonita de nia simpatia skota amiko S-ro Maitland, ni ricevis por recenzoj ĉi tiun broŝuron. Vere ĝi estas tre interesa kaj temas pri la aventuroj de kristana misiisto, inter la kanibala popolo de la Fiĝi-insuloj. La nomo de la tradukinto estas bona garantio pri ĝusteco en la traduko kaj perfekta esperanta stilo. Antaŭ la komenco de ĉi tiu rakonto, troviĝos listo pri tri vortoj netroveblaj en « Plena Vortaro » :

Degni: bonvoli fari ion al malaltranguloj, afable, sed tamen sentigante sian moŝtecon. Devanci: atinginte lasi post si, antaŭiĝi. Tripango: komuna nomo de specoj de holonturioj (maraj limakoj) loĝantaj en certaj maroj kaj uzataj en kelkaj orientaj landoj, por fari ŝatatan supon.

Mi varme rekomendas tiun verketon al nia legantaro! 
 J. JUAN FORNÉ. Boletín n046 (okt 1952)

Pri Ĥinago

Citaĵo
 Jak London estas dekonata nuntempa angla rakontisto, majstro de la rakontado. La nelonga rakonto „Ĥinago“ donas ĝustan ideon pri la naturo de lia talento. Sub facila stilo li kaŝas teruran sarkasmon kontraŭ la reprezentantoj "civilizitaj" de la «civilizita“ blanka raso. Per la petola tono, en kiu la leganto ekkaptas la maldolĉan kernon de parolo de homo profunde tuŝita de la maljusteco en la mondo, en tiu rakonto estas elportita unu grandaga socia demando, kiu konfuzos la animon de ĉiu homo. —„Ĥinago" (tiel oni nomas la ĥinajn laborantojn en Tahitio) — kion ja valoras „hinago"? — Kaj legante, oni sentas, oni konscias, ke „ĥinagoj" estas ankaŭ inter ni — kvankam ne kun harligajoj kaj kun flavkolora haŭto. La verko estas bone tradukita, kun flua esperanta stilo. Ni rekomendas ĝin al niaj legantoj. 
 Bulgara Esperantisto, j 05 n 07, mar. 1924
Remove ads

Vidu ankaŭ

Originaloj rete

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads